Kilimanĝaro
- Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Kilimanĝaro.

| Kilimanĝaro | |
| svahile: Kilima Njaro, masaje: Oldoinyo Oibor | |
| vulkano | |
|
Kilimanĝaro
|
|
| Kromnomo: Tegmento de Afriko | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Kilimanĝaro |
| Tipo de vulkano | Stratovulkano |
| Kilimanĝaro | |
| - situo | Mavenzi |
| - alteco | 5 149 m s. m. |
| - koordinatoj | 03°04′33″S 37°21′12″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -3.07583 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">3.07583°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Vulkana pinto | |
| - situo | Kibo |
| - alteco | 5 892 m s. m. |
| Vulkana pinto | |
| - situo | Ŝira |
| - alteco | 3 962 m s. m. |
| Rifto | Granda Rifto |
| Vegetaĵaro |
6
|
| Plej facila aliro | Marangu, Mweka, Umbwe, Ŝira, Rongai |
| Unua grimpo | Hans Meyer |
| - dato | 6-a de oktobro 1889 |
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |
| Nomo | Kilimanjaro National Park |
| Tipo de heredaĵo | natura heredaĵo |
| Jaro | 1987 (#11) |
| Numero | 403 |
| Regiono | Afriko |
| Kriterioj | vii |
| Lasta erupcio | Neniu en registrita historio |
Kilimanĝaro estas monto en Tanzanio, la plej alta monto en Afriko. Kilimanĝaro nomiĝas ankaŭ "tegmento de Afriko". Post la sendependiĝo de Tanzanio en 1961 oni renomis la Kibo-pinton "Uhuru Peak" (pinto de libereco).
Kilimanĝaro havas tri pintojn:
- Kibo (5.892 m) (malnovaj libroj kaj kartoj indikas ankoraŭ 5.895 m)
- Mavenzi (5.149 m)
- Ŝira (3.962 m)
Kilimanĝaro estas la plej alta vulkano en la mondo, ĝiaj tri pintoj estas la tri plej grandaj malfermaĵoj (la kratero Kibo estas 2,5 kilometrojn diametra) el ĉirkaŭ 250. Shira kaj Mavenzi estas estingiĝintaj, Kibo dormanta, ĝi ankoraŭ elsputas sulfurgasojn kaj akvovaporojn.
La aĝo de Kilimanĝaro estas ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, ĝiaj plej grandaj erupcioj okazis antaŭ ĉirkaŭ 360.000 jaroj, la lasta antaŭ 400 jaroj.
Kilimanĝaro situas en norda Tanzanio (2° 50" 30' sude, 37° 00" 35' oriente) apud la limo de Kenjo.
Unue atingis la pinton la 6an de oktobro 1889 Hans Meyer kaj Ludwig Purtscheller.
La natura parko nomita laŭ ĝi apartenas al la Monda Naturheredaĵo de Unesko.
Enhavo |
Nomo
La origino de la nomo Kilimanĝaro ne estas konata, sed ekzistas multaj teorioj pri tio.[1] Multaj el tiuj teorioj supozas ke la nomo Kilimanĝaro dividiĝas en Kilima (svahile por "monteto") kaj Njaro, kies supozita origino varias laŭ la teorio - por kelkaj temas pri malnova svahila vorto por "blanka" aŭ "brilanta", dum por aliaj ĝi venas el ne-svahila fonto, ekz-e de la ĉaga vorto jaro, kiu signifas "karavano". La problemo kun ĉiuj ĉi teorioj estas ke ili ne klarigas kial la diminutiva kilima estas uzata anstataŭ la vorto por monto, mlima. Alia aliro estas supozi ke la nomo devenas de la ĉaga kilemanjaare aŭ kilemajyaro, kiu signifas "venkanta la birdon/leopardon/karavanon". Tamen tiu ĉi teorio ne povas klarigi la fakton ke la nomo Kilimanjaro ne estis uzata en la ĉaga lingvo ĝis antaŭnelonge.[1]
Neĝkovrilo
La neĝoj ĉe la pinto de la monto degelas plejverŝajne pro la tutmonda varmiĝo. En 1912 ili estis 85 % pli granda ol en 2007, kaj inter 2000 kaj 2009 glacikovraĵo kuntiriĝis je 26 %. Laŭ konkludoj de la usona esploro publikigita la 2-an de novembro 2009 en la revuo "Proceedings of the National Academy of Sciences" (esperante Diskutoj de la Nacia Scienca Akademio), la neĝoj sur Kilimanĝaro povus malaperi entute post 20 jaroj. "Ĉi tiu estas la unua fojo, kiam esploristoj kalkulis la volumon da glacio perdita de la montaj glacikampoj," diras la kunaŭtoro de la studo Lonnie Thompson, profesoro de pri-teraj sciencoj ĉe la Ŝtata Universitato de Ohio. Laŭ li ankaŭ maltrankviliga efiko estas la maldensiĝo de la glacikampoj sur la surfaco. La pintoj kaj de la norda kaj suda glacikampoj supre de Kilimanĝaro jam maldensiĝis je 1,9 metroj kaj 5,1 metroj respektive.
La pli malgranda Glaciejo Furtwangler, kiu estis degelanta kaj sekve plena de akvo en 2000 kiam ĝi estis borita, inter 2000 kaj 2009 maldensiĝis je 50 %. "Estonte, oni povas antaŭvidi, ke tiu glaciejo Furtwangler aperos unu jaron, kaj malaperos la sekvontan jaron", diris Lonnie Thompson.
La sciencistoj asertis, ke ili ne trovis pruvojn de daŭranta degelo aliloke en la eroj de la glacia kerno kiujn ili eltiris, kiuj datiĝas de 11 700 jaroj. Sekve la aktualaj klimataj kondiĉoj sur Kilimanĝaro estas unikaj dum la lastaj 11 jarmiloj.[2]
Beletro
La monto stimulis plurajn verkistojn.
- Ernest Hemingway tie verkis sian novelon "La neĝoj de Kilimanĝaro" (The snows of Kilimanjaro).
- Jules Verne verkis en sia novelo "Kaose" (Sans dessus dessous) pri fantasta ekspedicio en tiun regionon.
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Etimologio de la nomo Kilimanĝaro angle
- ↑ Neĝoj de Kilimanĝaro malaperos post 20 jaroj... esperante
Eksteraj ligiloj
Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.de aŭ YouTube