Stratovulkano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skemo de stratovulkano
Stratovulkano "Cono de Arita" en Salta (Argentino)

Stratovulkanoj (unuaj du silaboj de la latina vorto „stratum“ = „tavolo“) aŭ pli esperantlingve tavolovulkanoj estas vulkanoj konsistantoj el alternaj tavoloj de lafo kaj nesolida sedimento. Ili rekoneblas per sia relative pinta formo de krutaj deklivoj. Pro tio ke en erupcioj ili elsputas grizan, ne ardantan materion, foje ili ankaŭ nomatas "grizaj vulkanoj".

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Kaŭzo por la ekesto de stratovulkano precipe estas la kvanto de silicio en la vulkana magmo – ĉe stratovulkanoj plejparte inter 55 kaj 60 procentaĵoj. Pro tio la magmo relative densas kaj malfacile fluas, sekve konsistigas dikajn laforiverojn kaj ne fluas tre longan vojon. Plej ofte temas pri lafo el bazalta materio aŭ pri magmo el la malsupra parto de la terkrusto. Tiu magmo "nur" varmegas ca. 700 °C ĝis 900 °C kaj do "relative malvarmas". La alta kvanto de gasoj kaŭzas, ke la vulkanaj erupcioj estas eksplodaj kaj alterne elsputas sedimenton, cindron kaj lafon. Tiu alterno dum la erupcio poste kaŭzas la karakterizajn tavolojn, laŭ kiuj nomatas tiu tipo de vulkanoj.

La perforto de la vulkanaj erupcioj ĉe tiu vipo de vulkanoj tiom grandas ke la vulkanaj sedimentoj povas esti sputataj ĝis alteco de 40 km en la teran atmosferon.

Se la magma pinto de la vulkano fine kolapsas, ĝi anstataŭiĝas per supra vulkanoparto nomata kaldero ("kaldrono"), en kiu povas ekesti nova vulkana pinto. Klasika ekzemplo por tio estas la vulkano Vesuvio en Italio, kiu konsistas el la pli malnova vulkano Monte Somma kaj la pli juna fakta Vesuvio. Pliaj ekzemploj por tiaj vulkanoj estas la Pico de Fogo sur la insularo Kabo-Verdo kaj la Avaĉinskaja sopka (Авачинская сопка) en Kamĉatko.

La aktivecon de stratovulkanoj ofte interrompas longaj trankvilaj fazoj, en kiu la lafo firmiĝas en la vulkana tubo. Se la magmo en la kazo de vulkana reerupcio ne povas trairi la malnovan vulkanan tubon, ekestas nova kratero iom flanke de la ĝisnuna vulkano. Se la nova vulkanopinto pli etas ol la malnova, oni nomas ĝin "flanka" aŭ "apuda" pinto. Du pli-malpli samaltajn vulkanajn pintojn oni nomas "ĝemelaj" aŭ "duoblaj vulkanoj". Tiun formon ekzemple havas la Ĉimborazo aŭ la Elbruso.

Sur la teraj kontinentoj la plej multaj vulkanoj estas stratovulkanoj. El la vulkanoj sub la oceana akvosurfaco tamen nur dekono estas de tiu-ĉi tipo. Ĉar la erupcioj de stratovulkanoj estas tiom fortaj kaj por la bestaj kaj plantaj vivoformoj de la ĉirkaŭaĵo katastrofaj, ili estas la plej bone atentataj vulkanoj fare de la homoj.

Inter la plej konataj stratovulkanoj estas la Fuĵi-Monto en Japanio, la Monto Saint Helens en Usono, la montoj Pinatubo kaj Majono sur la Filipinoj, la montoj Vesuvio kaj Etna en Italio, la Lanín en Argentino kaj la Snæfellsjökull en Islando.

La plej alta stratovulkano de la tero estas la monto Ojos del Salado en Ĉilio, kiu altas 6887 metrojn super la marnivelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]