Kaboverdo

El Vikipedio
(Alidirektita el Kabo-Verdo)
Saltu al: navigado, serĉo
Kabo-Verda Respubliko
Flago de Kabo-Verdo Blazono de Kabo-Verdo
(Pli detale) (Pli detale)
Nacia Moto: Unio, Laboro, Progreso
(Portugala: Unidade, Trabalho, Progresso)
LocationCapeVerde.png
Oficiala lingvo Portugala
Kabo-verda (neoficiala)
Ĉefurbo kaj plej granda urbo Praia (Prajo)
Prezidento Pedro Pires
Ŝtatestro José Maria Neves
Areo
- Sume
- % akvo

4.033 km²
Nesignifa
Loĝantaro
- Sume (2000)
- Loĝdenso

435.000
101 po km²
Malneta interna produkto GNP
- Sume
- Pokapa GNP


US$ 600 milionoj
US$ 1.400
Valuto Kaboverda eskudo CVE
Tempozono UTC -1
Sendependeco
- deklarita
(de Portugalio)
5-an de julio, 1975
Nacia himno "Cântico da Liberdade"
Kanto de l' Libereco
Interretkodo .cv
Telefonkodo 238

Kaboverdo, en portugala Cabo Verde [kabu verd] estas lando kaj sendependa ŝtato insulara sur la Atlantika Oceano, 640 km okcidente de Dakaro, Senegalo, en Okcidenta Afriko. Aliaj proksimaj landoj estas Maŭritanio, Gambio kaj Gvineo Bisaŭa, en la okcidenta bordo de Afriko, ekde Blanka Kabo ĝis la Biĵagosa (Bijagós) Insularo.

Enhavo

Informeroj [redakti]

  • Nacia kaj oficiala nomo: República de Cabo Verde.
  • Neformala nomo: Cabo Verde (Kabo-Verda).
  • Etimologio: la nomo portugallingve signifas "verda kabo".
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ĉefurbo: Prajo (38 mil).
  • Kredantoj: katolikoj - 90%.
  • Eksporto: fiŝo, salo, banano.
  • Historio: deklaris sendependecon de Portugalio en 1975 kaj akceptis la nunan nomon (antaŭe nomiĝis Verdkaba Insularo). La portugaloj malkovris la Verdkaban Insularon en 1460, tiam ili ne havis enloĝantojn.
  • Ŝtatorganizo: Kabo-Verda havas dek grandajn vulkanajn insulojn (insula ĉefurbo interkrampe) kaj kvin tre malgrandajn insulojn. La insulo Santa Luzia ne havas enloĝantojn.
    • Santiago (Praia)
    • Boa Vista (Sal-Rei)
    • Brava (Vila Nova Sintra)
    • Fogo (São Filipe)
    • Sal (Santa Maria)
    • São Nicolau (Vila da Ribeira Brava)
    • São Vicente (Mindelo)
    • Maio (Vila de Maio)
    • Santo Antão (Ribeira Grande)
    • Santa Luzia (ne havas enloĝantojn!)

Geografio [redakti]

La laudo estas hufumforma aro de dek insuloj (naŭ loĝataj) kaj ok insuletoj,[1] kiu konstituas areon de 4033 km².[1]

La insularo estas laŭspace dividata en du grupoj de insuloj kiuj estas la jeanj:

La plej granda insulo, kaj laŭ grando kaj laŭ populacio, estas Santiago, kiu gastigas ankaŭ la ŝtatan ĉefurbon, nome Praia, ĉefa setlejo en la arkipelago.[1]

Biogeografio [redakti]

Biogeografie la insularo apartenas al la afrotropika ekozono kaj konstituas la tersupraĵan ekoregionon kiu nomiĝas verdakabaj sekaj arbaroj, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Fakte la origina vegetaĵaro estas home detruita, kaj postrestas nur erojn de ĝi. La ekoregiono karakteriziĝas de alta proporcio de endemiaj, parte endanĝerigitaj specioj. La insularo situas en mara ekoregiono de la mara provinco okcidentafrika transiro.

Flaŭro kaj faŭno [redakti]

Administra divido [redakti]

Politike la lando estas dividita en 22 "concelhos" (provincoj aŭ komunumoj): Boa Vista, Brava, Maio, Mosteiros, Paúl, Praia, Porto Novo, Ribeira Grande, Sal, Santa Catarina, Santa Cruz, São Domingos, São Filipe, São Miguel, São Nicolau, São Vicente, Tarrafal. Laŭ rezolucio de la Nacia Asembleo (Parlamento) de 2005, 5 novaj "concelhos" estas starigitaj: Ribeira Grande de Santiago (iama Cidade Velha), São Lourenço dos Órgãos, São Salvador do Mundo, ĉiuj tri en la insulo Santiago; Santa Catarina do Fogo, en la Insulo Fogo, kaj Tarrafal de São Nicolau, en la samnomata insulo.

Ekstera politiko [redakti]

African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Kabo-Verdo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Vidu ankaŭ [redakti]

Klimato [redakti]

ĉiujaraj veterstatoj
temperaturo
pluv-falo mm
januaro
75°F
24°C
5.3mm
februaro
75°F
24°C
3.8mm
marto
77°F
25°C
1.3mm
aprilo
77°F
25°C
0.0mm
majo
78°F
25°C
0.0mm
junio
79°F
26°C
0.0mm
julio
81°F
27°C
0.8mm
aŭgusto
84°F
29°C
14.1mm
septembro
85°F
29°C
33.6mm
oktobro
83°F
29°C
6.5mm
novembro
81°F
27°C
2.5mm
decembro
77°F
25°C
1.6mm


Eksteraj ligiloj [redakti]

Notoj [redakti]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 The Peace Corps Welcomes You to Cape Verde. Peace Corps (Aprilo 2006). Tiu artikolo enhavas tekston el tiu fonto, kiu estas de publika havaĵo