Afrotropika ekozono
La Afrotropika ekozono aŭ Afrotropiko estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. La ekozono estas nek ekskluzive afrika nek ekskluzive tropika laŭ la ĝenerala aŭ nuntempa geografia signifo. La termino fakte ne estas analizebla, tial la Esperanta nova vorto, cetere internacie uzata kaj rekonebla. La ekozono ampleksas Afrikon sude de Saharo, la pli sudajn kaj pli orientajn randaĵojn de la Araba duoninsulo, la insulon de Madagaskaro , sudan Iranon kaj ekstreme sudokcidentan Pakistanon, kaj la insulojn de la okcidenta Hinda Oceano. Antaŭe ĝi estis nomata Etiopa zono.
Enhavo |
[redakti] Ĉefaj ekologiaj partoj
Plejmulto de la Afrotropika ekozono, escepte la suda pinto, havas tropikan klimaton. Larĝa zono de dezertoj, inkluzive de tiuj de Afriko kaj la Araba dezerto de la Araba dunoninsulo , disigas la Afrotropikan de la Palearkta ekozono, kiu entenas Nordafrikon kaj mezvarman Eŭrazion. La geografiaj teritorioj ĉi-sube, ĉiu el ili arigante plurajn ekoregionojn, prezentas apartajn karakterizojn. Oni povas nomi ilin ekoprovincojn.
[redakti] Sahel-sudana ekoprovinco
Sude de Saharo, du zonoj de tropikaj malalt-gresaj herbejoj kaj savanoj etendiĝas transe de la kontinento, ekde la Atlantiko ĝis la Etiopaj altaĵoj. Ĝuste sude de Saharo troviĝas la Sahela zono, transira zono de duonaridaj herbejoj kaj akaciosavanoj. Precipitaĵo plialtiĝas pli suden en la Sudanaj savanoj, ankaŭ konata kiel la Sudana Regiono, zono de plialt-gresaj herbejoj kaj savanoj. La sudanaj savanoj gastigas du grandajn inunditajn herbejojn, la Sudd marĉojn aŭ herbejojn inunditajn de la Saharo en Sudano, kaj la niĝeran landinternan delton en Malio. La arbar-savana mozaiko estas transira zono inter la herbejoj kaj la zono de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj apud la ekvatoro.
[redakti] Sudaraba ekoprovinco
Tiu ĉi ekoprovinco enhavas montarajn maldensarbarajn ekoregionojn : tiun de Al Hajar Al Gharbi (Omano) kaj la Sudokcident-arabaj montaraj maldensarbaroj en Saŭda Arabujo kaj Jemeno.
[redakti] Afrik-arbara ekoprovinco
Ĝi estas teritorio de malaltaĵaj tropikaj humidaj foliarbaroj, kiuj trairas plejparton de la ekvatora zono de konverĝo intertropika. La Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko etendiĝas laŭlonge de la marbordo ekde Gvineo ĝis Togo, kaj preter la Benina Senarbejo, suden ĝis Angolo. Landinterne troviĝas la vastaj Kongaj arbaroj. Alia zono de humida arbaro estas la Orientafrikaj marbordaj arbaroj kiuj etendiĝas ekde la sudo de Somalujo ĝis Sud-Afriko.
[redakti] Orientafrik-savana ekoprovinco
[redakti] Orientafrik-altaĵara ekoprovinco
Montara regiono de Afriko, ekde la Etiopaj Altaĵoj ĝis la Drakensberg-Montaroj de Sud-Afriko, inkluzive de la Okcident-Rifta Valo. Okulfrapa flaŭro, tiel Podokarpo kaj Afrokarpo, kiel ankaŭ gigantaj Lobelioj kaj Senecioj.
- Etiopaj altaĵoj
- Okcident-Riftaj montarbaroj
- Orientafrikaj montarbaroj
[redakti] Savana ekoprovinco de suda Afriko
- Mjombaroj;
- Maldensarbaroj de Mopane kaj Baikiaea;
- Bushveld [buĵfeld] ( la nomo signifas : kampo kun arbustaro ).
[redakti] Dezerta ekoprovinco de suda Afriko
[redakti] Kablanda ekoprovinco
Tiu ĉi ekoprovinco kongruas kun la Kablanda Flaŭra Provinco, kaj konstituas la plej sudan pinton de Afriko. Ĝi havas mediteranean klimaton kaj karakteriziĝas de multe da endemiaj taksonoj kiaj la familio Proteaceae kaj la genro vidringtonio, kiuj ankaŭ troviĝas en la Aŭstralazia ekozono.
[redakti] Madagaskara ekoprovinco
Madagaskaro kaj la najbaraj insuloj konstituas apartan ekoprovincon de la ekozono, kun multaj endemiaj taksonoj kiaj la lemuroj. Madagaskaro kaj la Sejŝeloj estas partoj de la praa superkontinento de Gondvano, kiuj derompiĝis de Afriko antaŭ milionoj da jaroj. Aliaj insuloj de la Hinda Oceano, kiel la Komoroj kaj la Maskarenoj, estas vulkanaj insuloj kiuj formiĝis pli freŝdate. Madagaskaro ampleksas plurajn gravajn ekosistemojn, pro tio ke siaj biodiverseco kaj grado de endemiismo estas ekstreme altaj.
[redakti] Endemiaj plantoj kaj bestoj
[redakti] Plantoj
La Afrotropika ekozono gastigas iom da endemiaj plantfamilioj. Ekoregionoj de Madagaskaro kaj la insuloj de la Hinda Oceano gastigas dek endemiajn familiojn de angiospermoj; ok estas endemiaj al Madagaskaro, (Asteropeiaceae, Didymelaceae, Didiereaceae, Kaliphoraceae, Melanophyllaceae, Physenaceae, Sarcolaenaceae, kaj Sphaerosepalaceae), unu al Sejŝeloj (Mesdusagynaceae) kaj unu al Maskarenoj (Psiloxylaceae). Dek du plantfamilioj estas endemiaj aŭ kvazaŭ endemiaj al Sud-Afriko ( inkluzive Curtisiaceae, Heteropyxidaceae, Penaeaceae, Psiloxylaceae kaj Rhynchocalycaceae) de kiuj kvin estas endemiaj al la Kablanda Flaŭra Provinco (inkluzive Grubbiaceae). Aliaj endemiaj afrotropikaj familioj inkluzivas Barbeyaceae, Montiniaceae, Myrothamnaceae kaj Oliniaceae.
[redakti] Bestoj
La Orientafrikaj grandaj lagoj (Viktoria-lago, Malavio, kaj Tanzanio) estas la centro de biodiverseco de multaj dolĉakvaj fiŝoj, precipe Cichlidae (ordo de Perkoformaj). Ili gastigas pli ol du trionojn de la taksitaj 2 000 specioj en la familio [1]. La okcidentafrikaj riveroj el la marborda regiono nur kovras etan parton de Okcidentafriko, sed gastigas 322 de okcidentafrikaj fiŝspecioj, kun 247 limigitaj al tiu ĉi areo kaj 129 limigitaj al pli malgrandaj areoj.
La faŭno de la centraj riveroj inkluzivas 194 fiŝajn speciojn kaj nur 33 limigitajn al malgrandaj areoj [2].
La ekozono havas diversajn endemiajn birdajn familiojn, inkluzive de strutojn (Struthionidae), nektariniedojn, vangaedojn, sekretaribirdon (Sagittariidae), Numida meleagris (Numididae), kaj kolioformajn birdojn (Coliidae). Do, pluraj familioj de paseroformaj birdoj restriktiĝas al la Afrotropika ekozono; tiuj inkluzivas Chaetopidae kaj pikatartedojn (Picathartidae).
Afriko havas tri endemiajn ordojn de mamuloj, la Tubetodentulojn (orikteropo), Afrosoricida (Tenrecidae kaj Chrysochloridae), kaj Makroscelidulojn. La tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj estas bone konataj por siaj diversecoj de grandaj mamuloj. Kvar specioj de Homedoj (Hominidae) estas endemiaj al la Afrotropika ekozono : ambaŭ specioj de Gorilo (okcidenta gorilo, Gorilla gorilla, kaj orienta gorilo,Gorilla beringei) kaj ambaŭ specioj de la Ĉimpanza genro, ĉimpanzo (Pan troglodytes), kaj bonobo ( Pan paniscus). Homoj kaj iliaj prapatroj originis en Afriko.
[redakti] Afrotropikaj ekoregionoj
| Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
|---|---|
| AT0101 Montaraj arbaroj de Granda Rifto | Burundo, Kongo Kinŝasa, Tanzanio, Rŭando, Ugando |
| AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj | Angolo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Kameruno, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa |
| AT0103 Kamerunaj altaĵaj arbaroj | Kameruno, Niĝerio |
| AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj | Kongo Kinŝasa |
| AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj | Niĝerio |
| AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko | Bioko, Kameruno, Niĝerio |
| AT0108 Orientafrikaj montarbaroj | Kenjo, Sudano, Tanzanio |
| AT0111 Orient-Gvineaj arbaroj | Benino, Ebur-Bordo, Ganao, Togo |
| AT0113 Tropikaj humidaj arbaroj de la granitaj Sejŝeloj | Sejŝeloj |
| AT0114 Gvineaj altaĵaj arbaroj | Ebur-Bordo, Gvineo, Liberio, Siera-Leono |
| AT0115 Montaraj arbaroj de Krysna-Amatole | Sud-Afriko |
| AT0116 Kvazuland-Kablanda arbara mozaiko | Sud-Afriko |
| AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj | Madagaskaro |
| AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko | Kenjo, Somalujo, Tanzanio |
| AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj | Centrafrika Respubliko, Gabono, Kameruno, Kongo Brazavila |
| AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko | Malavio, Mozambiko, Tanzanio, Zimbabvo |
| AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj | Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa |
| AT0130 Okcident-Gvineaj malaltaĵaj arbaroj | Ebur-Bordo, Liberio, Gvineo, Siera-Leono |
| Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
| AT0201 Verdakabaj sekaj arbaroj | Kabo-Verda |
| AT0202 Madagaskaraj sekaj deciduaj arbaroj | Madagaskaro |
| Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
| AT0701 Angolaj mjombaroj | Angolo, Kongo Kinŝasa |
| AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj | Burundo, Kongo Kinŝasa, Malavio, Tanzanio, Zambio |
| AT0706 Orientaj mjombaroj | Mozambiko, Tanzanio |
| AT0707 Gvinea arbar-savana mozaiko | Benino, Kameruno, Ebur-Bordo, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Niĝerio, Senegalo, Siera-Leono, Togo |
| AT0713 Sahela savano de akacioj | Burkino, Kameruno, Ĉado, Eritreo, Etiopujo, Malio, Maŭretanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Sudano |
| Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
| AT0801 Al-Haĵaraj montaraj maldens-arbaroj | Omano |
| Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
| AT0905 Herbejoj inunditaj de Saharo | Sudano |
| Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
| AT1004 Montaraj herbejoj, maldensarbaroj kaj arbaroj de Drakensbergoj | Lesoto, Svazilando, Sud-Afriko |
| AT1012 Maputaland-Pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj | Sud-Afriko |
| Mediteraneaj arbaroj, maldensarbaroj kaj arbustaroj | |
| AT1201 Sekaj arbustaroj de Albany | Sud-Afriko |
| Dezertoj kaj kserofitaroj | |
| AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj maldensarbaroj | Ĉado, Sudano |
| AT1310 Kaoka dezerto | Angolo, Namibio |
| AT1311 Madagaskaraj veprejoj | Madagaskaro |
| AT1318 Sokotraj kserofitaroj | Jemeno |
| AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj maldensarbaroj | Jemeno, Saŭda Arabujo |
| Mangrovarbaroj | |
| AT1401 Mangrovoj de Centra Afriko | Angolo, Kameruno, Gabono, Ganao, Ekvatora Gvineo, Niĝerio, Kongo Kinŝasa |
| AT1402 Mangrovoj de Orientafriko | Kenio, Mozambiko, Somalio, Tanzanio |
| AT1403 Mangrovoj de Okcidentafriko | Ebur-Bordo, Gambio, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Liberio, Senegalo, Siera-Leono |
| AT1404 Mangrovoj de Madagaskaro | Madagaskaro |
| AT1405 Mangrovoj de suda Afriko | Mozambiko, Sud-Afriko |
[redakti] Referencoj
- ↑ Farias, I.P. et al. 2000 : Total Evidence: Molecules, Morphology, and the Phylogenetics of Cichlid Fishes,Journal of Experimental Zoology (Mol Dev Evol) 288:76–92
- ↑ Moritz T. & Linsenmair, K.E. 2001 : West African fish diversity – distribution patterns and possible conclusions for conservation strategies (in African Biodiversity: Molecules, Organisms, Ecosystems, Springer
[redakti] Vidu ankaŭ
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Afriko |