Homedoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Homedoj
Rekonstruaĵo de Australopithecus africanus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Ordo: Primatoj Primates
Subordo: Seknazaj simiuloj Haplorrhini
Infraordo: Simiuloj Simiiformes
Parvordo: Orientaj simiuloj Catarrhini
Superfamilio: Homoideoj Hominoidea
Familio: Homedoj Hominidae
Gray, 1825
Genroj
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Homedoj (Hominidae) estas senvostaj simioj aŭ, pli precize, familio de la ordo primatoj, kiel ekzemple:

- nuntempe oni konsideras, ke ne nur la homoj apartenas al la homedoj (la gibonoj, kvankam parencaj, ne apartenas tamen al la homedoj)

- la ne-homaj membroj de ĉi-familio sin distribuas tra Ekvatora Afriko, Sumatro, kaj Borneo. La fosilioj venas de la mioceno kaj aperas en Afriko kaj Azio.

Kelkaj ecoj pri homedoj:

  • Pezo: proksimume 48–270 kg;
  • Viroj ĝenerale pli grandas ol inoj;
  • Fortikaj korpoj kaj disvolvitaj brakoj;
  • Polekso (man-dikfingro) kaj halukso (pied-dikfingro) kontraŭstareblaj, escepte en homoj, kies haluksoj ne estas kontraŭstareblaj;
  • Ĉiuj fingroj havas platajn ungojn;
  • Neniu havas voston;
  • Vertikala aŭ duon-vertikala teniĝo;
  • Granda cerbujo/kranio – la dentformulo estas la sama por ĉiuj – 2/2, 1/1, 2/2, 3/3 = 32, kun larĝaj incizivoj (tranĉodentoj), kaj la kaninoj (kojnodentoj) neniam evoluas ĝis dentegoj (kiel povas okazi en aliaj grupoj);
  • Ĉiu estas omnivora (ĉiomanĝulo), speciale fruktmanĝuloj. Ĉiu escepte de homoj bone grimpas, sed nur la orangutango estas arbo-loĝema;
  • Ĉiu povas teni vizaĝ-esprimojn, konstrui nestojn, ĝenerale naskas nur unu idon, kaj ĝenerale tenas longajn prizorg-tempojn rilate al la idoj.

Homa kromosomo 2 kaj ties similecaj kromosomoj en aliaj homedoj (H= homo; C= ĉimpanzo; G= gorilo; O= orangutango)rimarkinda estas la fakto, ke la homa kromosomo similas tiel kiel paro da kromosomoj de aliaj homedoj

Homa kromosomo 5 kaj ties simileca kromosomo en ĉimpanzo – la bildo prezentas kromosoman inversigon inter homo kaj ĉimpanzo en la regiono p14.I-q14.I

Enhavo

[redakti] Homedoj (Hominidae)

La simbolo † indikas elmortintan grupon. Tiu ĉi listo ne estas kompleta.

[redakti] Driopiteka subfamilio (Dryopithecinae)

  • † Prokonsula genro (Proconsul)
  • † Rangvapiteka genro (Rangwapithecus)
  • † Driopiteka genro (Dryopithecus)

[redakti] Orangutanga subfamilio (Ponginae)

  • † Ramapiteka genro
  • † Gigantopiteka genro (Gigantopithecus)
  • Orangutanga genro (Pongo)
    • Pongo pygmaeus

[redakti] Homa subfamilio (Homininae)


[redakti] Vidu ankaŭ jenon:


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.npr.org/programs/atc/features/2002/july/toumai/index.html
Ekstera ligilo  http://www.talkorigins.org/faqs/homs/species.html
Ekstera ligilo  http://animaldiversity.ummz.umich.edu/site/accounts/information/Hominidae.html
Ekstera ligilo  http://www.modernhumanorigins.net
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj