Ardipithecus ramidus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ardi.jpg
Ardi

Ardipithecus ramidus estas specio de Homedoj el la tribo de Australopithecina el la Regiono Afaro de Etiopio el Zankleano, nome Frua Plioceno, de antaŭ 4.4 milionoj da jaroj. A. ramidus, malkiel nuntempaj homedoj, havas adaptojn kaj por piediri per du kruroj (dupieduloj) kaj por vivi en arboj (arbemuloj). Tamen, ĝi eble ne estis tiom efike kiel dupiedulo kiel nunaj homoj, nek je arbomoviĝo kiel ne-homaj grandaj simioj. Ties malkovro, kun simioj el Mioceno, refaris akademian komprenon de la komuna praulo de ĉimpanzoj kaj homoj pro aspekto multe kiel tiu de nuntempaj ĉimpanzoj, orangutangoj, kaj goriloj kiel kreitaĵo sen moderna anatomia parenco.

La vizaĝa anatomio sugestas, ke maskloj de A. ramidus estis malpli agresemaj ol nuntempaj ĉimpanzoj, kio estas pli rilata al pliiĝanta gepatra zorgado kaj monogamio en primatoj. Oni sugestis ankaŭ, ke inter la plej fruaj el la homaj prauloj oni uzis ian praparolon, eble kapabla voĉi je simila nivelo kiel homa bebo. A. ramidus ŝajne loĝis en koridoroj de arbaroj kaj arbustaroj inter savanoj, kaj estis ĝa generaliĝinta ĉiomanĝanto.