Regiono Afaro
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 27 Feb. 2013.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Afaro (amhare አፋር) estas unu el la naŭ etnaj regionoj (kililoĉoj) de Etiopio konata ankaŭ kiel Afario aŭ Afarujo, la patrujo de la afaroj. Antaŭ 1995 ĝi estis konata kiel Regiono 2.
Ĝi estas loĝata de la afaroj (dumlonge konataj de la eŭropanoj kiel "danakiloj" aŭ "dankalioj"), kiuj ankaŭ loĝas en Ĝibutio kaj Eritreo.
Ĝia nuna ĉefurbo estas Asayita, sed nova ĉefurbo estas konstruata, nomata Semera. La regiono etendiĝas sur 96 707 km².

