Senegalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri lando. Por informoj pri la samnoma rivero, vidu la artikolon Senegalo (rivero).
Respubliko Senegalo
République du Sénégal

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Pincez tous vos koras, frappez les balafons
Premu ĉiujn viajn kora-ojn, frapis la balafon-ojn
Nacia devizo: Un Peuple, Un But, Une Foi
Unu Popolo, Unu Celo, Unu Fido
Situo
suverena ŝtatorespublikojurŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Dakaro
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Uzata(j) lingvo(j) volofa
fula
mandinka
djola
serera
soninka
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo 196 723 km²
- % de akvo 2,1 %
Loĝantaro 16 876 720 (2021)
Loĝdenso 59 loĝ./km²
Horzono
Interreta domajno sn
Landokodo SN
Telefona kodo 221
Plej alta punkto Népin Cliff
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo Duonprezidenta respubliko
Ŝtatestro Macky Sall
Ĉefministro Cheikh Hadjibou Soumaré
Nacia tago 4-a de aprilo
Sendependiĝo disde Francio 20-a de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto Okcidentafrika franko (XOF)
MEP laŭ 2005
– suma $20,504 mlrd
– pokapa $ 1.759
vdr

Senegalo (ankaŭ Senegalio)[1] estas regno en okcidenta Afriko, ĉe kaj ĉefe sude de la rivero Senegalo kiu formas la limon kun Maŭritanio. Krome Senegalo limas ankaŭ kun Malio oriente kaj kun Gvineo kaj kun Gvineo Bisaŭa sude, krom kun Atlantiko okcidente. Krome ene de Senegalo estas la regno Gambio ĉe la rivero samnoma laŭlonge de 300 km. La insularo kaj regno de Kaboverdo estas en la oceano ĉirkaŭ 560 km enmare kaj antaŭ Senegalo.

Senegalo estas en la centra pinto de Okcidenta Afriko, sub la arabaj landoj (Maŭritanio norde estas la lasta araba lando) kaj la landoj de la Golfo de Gvineo sude, kaj la duoninsulo Verda Kabo (ne konfuzu kun la najbara insularlando Kaboverdo) en Senegalo estas la plej okcidenta parto de Afriko, krom insuloj.

La loĝantaro de Senegalo estas ĉefe islama. La lando estis dum pli ol unu jarcento kolonio de Francio kaj pro tio ties influo estas konsiderinda. Kiel ĉe multaj afrikaj landoj, tiu ĉi enhavas multetnan loĝantaron, el kiu la majoritataj grupo kaj lingvo estas la volofa kaj volofoj respektive.

Senegalo akiris sian sendependecon de Francio en 1960, kaj dum siaj jaroj da ekzistado tie regis stabila reĝimo. Male al multaj afrikaj landoj, ne okazis militaj puĉoj, etnaj konfliktoj aŭ civilaj militoj. Senegalo estas hodiaŭ modelo de plurpartia demokratio en Afriko.

Lando[redakti | redakti fonton]

  • Landkodo: SN.
  • E-nomo: [a] Senegalo, [o] Respubliko Senegalo.
  • Nacia nomo: République du Senegal.
  • Areo: 196 723 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ĉefurbo: Dakaro.
  • Ŝtatlingvo: franca.
  • Parollingvoj: volofa, fula, mandinka, djola, serera, soninka.
  • Kredantoj: ĉefe islamanoj.
  • Eksporto: fiŝaj produktoj, kemiaĵoj, fosfatoj.
  • Organizoj: UNO (1960)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Senegalo situas okcidente en Okcidenta Afriko. La senegala pejzaĝo konsistas ĉefe el undecaj sablecaj ebenaĵoj de okcidenta Sahelo kio leviĝas al montetoj sudoriente. Tie troviĝas ankaŭ la plej alta punkto en Senegalo, sennoma ejo ĉe Nepen Diakha de 584 m. La norda limo estas formita de la rivero Senegalo, kaj aliaj riveroj inkludas la riverojn Gambio kaj Casamance. La ĉefurbo Dakaro kuŝas en la duoninsulo Cap-Vert, esperante Verda Kabo, la plej okcidenta pinto de kontinenta Afriko.

Satelita foto

La loka klimato estas tropika kun tre diferencaj seka kaj humida sezonoj, kiuj estas kaŭzo de nordorientaj vintraj ventoj kaj sudorientaj someraj ventoj. La jara pluvokvanto de Dakaro estas ĉirkaŭ 600 mm inter junio kaj oktobro kiam la maksimumaj temperaturoj averaĝas 27 ; el decembro al februaro minimumaj temperaturoj estas ĉirkaŭ 17 . Internaj temperaturoj povas esti iom pli altaj ol ĉe la marbordo, kaj la pluvo pliiĝas sufiĉe pli sude, ĝis 1.5 m jare en kelkaj areoj. En la plej interno de la lando, en la regiono de Tambacounda, ĉefe ĉe la limo kun Malio, temperaturoj povas atingi tiom alte kiom 54 .

La insularo kaj najbara lando Kaboverdo situas je 560 km for de la Senegala marbordo, sed Cap Vert esta marborda loko,[klarigu] ĉe Les Mammelles, klifo 105 m alta ĉe la fino de la duoninsulo Verda Kabo, kie setlas senegala ĉefurbo Dakaro, kaj je 1 km sude de Pointe des Almadies, la plej okcidenta punkto de kontinenta Afriko.

Plej grandaj urboj[redakti | redakti fonton]

Prezidenta palaco en Dakaro
Urbo Populacio
Dakaro 1,998,635
Tuba 428,059
Tieso 240,152
Rufisko 187,203
Ndar 178,782
Kaolack 173,782
Mbur 170,699
Ziginĉor 130,750

Regionoj[redakti | redakti fonton]

Regionoj kaj departementoj de Senegalo

Senegalo estas subdividita en 14 regionoj, kiu ĉiuj nomas same kiel la ĉefurbo de respektiva regiono.

Regiono Ĉefurbo Areo
(km2)
Loĝantaro
(2013)[2]
Dakar Dakar 547 3,137,196
Ziguinchor Ziguinchor 7,352 549,151
Diourbel Diourbel 4,824 1,497,455
Saint-Louis Saint-Louis 19,241 908,942
Tambacounda Tambacounda 42,364 681,310
Kaolack Kaolack 5,357 960,875
Thiès Thiès 6,670 1,788,864
Louga Louga 24,889 874,193
Fatick Fatick 6,849 835,352
Kolda Kolda 13,771 714,392
Matam Matam 29,445 562,539
Kaffrine Kaffrine 11,262 566,992
Kédougou Kédougou 16,800 152,357
Sédhiou Sédhiou 7,341 452,944

Historio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Senegalo
Mapo de Senegalo

Arkeologiaj trovaĵoj tra la areo indikas, ke Senegalo estis loĝata en prahistoriaj tempoj. Poste Orienta Senegalo estis iam parto de la Imperio de Ganao. Ĝi estis fondita de la Tukuloroj en la meza valo de la rivero Senegalo. Islam, la hegemonia religio en Senegalo, venis unuafoje al la regiono en la 11-a jarcento. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj, la areo venis sub la influo de la imperioj de la Mandinkoj oriente; kaj ankaŭ la Volofa Imperio de Senegalo estis fondita dum tiu epoko.

Diversaj potencoj de Eŭropo, kiel Portugalio, Nederlando kaj Britio konkurencis pro la komerco en la areo el la 15-a jarcento antaŭen, ĝis kiam en 1677, Francio fine ekposedis tion, kio estos grava loko por la sklava komerco, nome la fifaman insulon Gorée proksime al la nuntempa Dakaro. Milionoj da homoj de Okcidenta Afriko estis enŝipitaj tie. Nur en la 1850-aj jaroj Francio eketendiĝis tra la kontinenta Senegalo, kontraŭ la indiĝenaj regnoj kiel tiuj de Waalo, Kajor, Baol, kaj la Volofa Imperio.

Meze de la 18-a jarcento la britoj sukcesis forigi la francojn de la ĉefaj bazoj kaj formis la unuan staton de Senegambio. Inter 1779 kaj 1783 la francoj rekonkeris la regionon kaj disigis la tiaman Senegambion; de tiam Senegalo estis kolonio de Francio. Meze de la 19-a jarcento ankoraŭ ekzistis klopodoj de Britio por unuigi la regionon danke al iu interŝanĝo de teritorioj, sed tio ne okazis kaj en 1889 oni akceptis la ĝisnunan landlimon inter Senegalo kaj Gambio. Tio estas: Francio kaj Britio akceptis ĝin, ĉar restis por la regionaj popoloj la malfacilon kunvivi kun artefarita limo kiu ne kongruis kun geografio nek kun la etneco aŭ lingveco de la popoloj.

Januare de 1959 Senegalo kaj la tiama Franca Sudano kuniĝis por formi la Malian Federacion, kiu iĝis entute sendependa la 20an de junio de 1960, kiel konsekvenco de la traktato por la transdono de povo subskribita kun Francujo la 4an de aprilo de 1960. Pro internaj politikaj malfacilaĵoj, la Federacio rompiĝis la 20an de aŭgusto. Senegalo kaj la tiama Sudano (renomita kiel Respubliko de Malio) proklamis siajn sendependecojn. Aliaj malfacilaĵoj okazis pro teritoriaj plendoj kontraŭ Maŭritanio.

Léopold Senghor estis elektita la unua prezidento de Senegalo en septembro de 1960.

Post la rompo de la Malia Federacio, la Prezidento Senghor kaj la Ĉefministro Mamadou Dia regis kune laŭ parlamenta sistemo. Decembre de 1962 ilia politika rivaleco alvenis en klopodo de puĉo de Ĉefministro Dia. Kvankam tio okazis sen sangoverŝo, Dia estis arestita kaj enkarcerigita, kaj Senegalo adoptis novan konstitucion kiu plifortigis la povon de la prezidento. En 1980 la Prezidento Senghor decidis retiriĝi el politiko, kaj lasis la povon en 1981 al sia sukcedanto, Abdou Diouf.

Senegal kuniĝis kun Gambio por formi la laŭnoman konfederacion de Senegambio la 1an de februaro de 1982. Tamen, la unio estis disigita en 1989. Spite paconegocado, suda separista grupo de la regiono Kazamanco luktis sporade kontraŭ la registara armeo ekde 1982. Senegalo havas longan historion de partoprenado en internaciaj paconegocado.[3]

Abdou Diouf estis prezidento el 1981 al 2000. Li helpis la politikan partoprenon, malpliigis la ŝtatan intervenon en ekonomio, kaj ampleksigis la diplomatan engaĝigon de Senegalo, ĉefe kun aliaj disvolviĝintaj landoj. Hejma politiko foje iĝis surstrata violento, lima streĉiĝo kaj eĉ violenta separatista movado en la suda regiono de Kazamanco. Diouf postenis kvarfoje kiel prezidento.

En la prezidenta balotado de 2000, la politikisto de opozicio Abdoulaye Wade venkis sur Diouf en balotado konsiderita libera kaj justa de internaciaj observantoj. Senegalo spertis sian duan pacan transdonon de povo kaj sian unuan el unu politika partio al alia. La 30an de decembro de 2004 Prezidento Abdoulaye Wade anoncis, ke li subskribos pactraktaton kun la separatista grupo en Kazamanco. Tio, tamen, ankoraŭ ne okazis.[mankas fonto]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la loĝantaro de la lando en miloj da loĝantoj.

Dum 2007, Senegalo havis loĝantaron de 12 520 000 homoj. La mezaveraĝa vivodaŭro estas de 56 jaroj. La mezaveraĝa filkvanto por unu virino estas de 5,1, unu el la plej altaj kvantoj de la mondo, kio kaŭzas malfacilan ekonomian kaj median problemaron. 40,2 % de la populacio estas alfabetigita, scias legi.

Tiu populacio kiu kreskas ege rapide, kun fekundeco pli alta de 5 gefiloj por ĉiu virino, troviĝas malegalece distribuita tra ties teritorio, kaj ĉefe en la atlantikaj regionoj. La regionoj plej urbigitaj estas Ziginĉor, Thies kaj Saint-Louis, kaj la plej senhomaj estas Kolda, Matam kaj Fatik. Estas la regiono de Tambakunda kiu posedas la plej malaltan densecon (11 loĝantoj por km2). Oni vidas ankaŭ tre grandan etnan diversecon: volofoj (43,3 %), peŭloj (23,8 %), sereroj (14,7 %), djoloj (3,7 %), malinkoj (3,0 %), soninkoj (1,1 %) kaj kelkaj etnaj popoloj malpli nombraj kaj pli lokaj, sen kalkuli la 50 000 eŭropanoj (francoj ĉefej) kaj libananoj kiuj loĝas en urba medio.

La franca estas la oficiala lingvo, sed ĝi estas uzata ĉiutagece nur de eta minoritato.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Léopold Senghor estis la unua prezidento kaj ripetis postenon en 1963, 1968, 1973 kaj 1978. Post la malsukcesa puĉo de la tiama ĉefministro Mamadou Dia, la prezidento plialtigis sian povon per aprobo de nova konstitucio en 1963. Sub la reĝimo de Senghor, oni helpis novajn ekonomiajn sektorojn, sed la enspezoj pro eksportado de ternuksojarakidoj hegemoniis en la ekonomia panoramo de Senegalo.

Foje, ĉefe en 1968 kaj 1973, la studentoj organizis manifestacioj proteste kontraŭ la koncentrigo de povo ĉe Senghor. La reformoj al la Konstitucio de 1976 enkondukis multipartian sistemon en la lando, kaj fine de 1980, Senghor demisiis. La prezidanteco estis tiam okupita de Abdou Diouf, kiu jam en 1970 estis ĉefministro.

En 1982, Senegalo kaj la najbara Gambio formis konfederacion konatan kiel Senegambio, kun Diouf registe. La konfederacio estis disigita en 1989, kvankam en 1991 ambaŭ landoj subskribis novan traktaton por kunlaboro. Kiam en 1988, Diouf venkis en la balotado, la opozicio protestis per tumultoj en Dakaro, kaj la registaro deklaris senkonstitucian staton.

Fine de la 1980-aj jaroj, okazis aliaj konfliktoj, pro landlimaj malkonsentoj kontraŭ Maŭritanio. Sanga malamikeco inter senegalanoj kaj maŭritanianoj okazigis violenton inter ilil kaj pli da 400 mortoj, ĉefe senegalanoj, kaj la forpelon de ĉiu lando de la ŝtatanoj de la alia, kio ne helpis por ĉesigi la kontraŭstaron. Diouf venkis denove en la balotado de 1993, sed la opozicio denove protestis pro balota fraŭdo. Dum venontjare pludaŭris la politika malfacileco.

En marto de 1995, por finigi tion, la ĉefministro Habib Thian (laŭ mendo de Diouf) formis novan ministraron kie estis ankaŭ la politijan partioj de la opozicio. En 2000, Abdoulaye Wade estis elektita prezidento kaj reelektita en 2007 sen neceso de dua balotado. Same la koalicio de partioj kiu apogas lin venkis en la parlamenta balotado de 2001 kaj 2007. En 2012 prezidento Wade perdis la baloton kaj Sinjoro Macky Sall fariĝis prezidento de Senegalo.

Konflikto en Casamance[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ Separatisma konflikto en Casamance

En la regiono Casamance, la strio en sudokcidenta Senegalio inter Gambio kaj Gvineo Bisaŭa, ekzistas daŭra konflikto inter la registaro kaj separismaj fortoj ekde 1982. La djoloj, kiu ne parolas la cetere komuna lingvon volofon kaj kiu estas kristanaj kaj animistaj, estas la plej granda etna grupo, sentas ke la ekonomia valoro de ilia regiono, pro la medio pli produktiva ol la cetera Senegalo, ĉefe venas al Dakaro, anstataŭ gajnigi Casamance. La konflikto signifis kaj signifas periodojn de armita batalado inter la separatisma grupo kaj la ŝtato de Senegalo.

Ankaŭ ĉe la alia flanko de la rivero Casamance, en najbarlanda Gvineo Bisaŭa, estas separisma agado, sed tie la separatistoj estas por-senegalaj.[mankas fonto]

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Senegalo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. Senegalo havas longan historion de partoprenado en internaciaj paconegocado.[3]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Surstrataj vendistoj.

En januaro de 1994, Senegalo komencis kuraĝan kaj ambician programon de ekonomia reformo danke al la helpo de la komunumo de internaciaj donantoj. Tiu reformo komencis sub 50 % de devaluacio de la monunuo de Senegalo, la Afrika franko, kiu estis ligita laŭ fiksa valoro al iama Franca franko kaj nuntempe al Eŭro. La kontroloj de prezoj kaj subvencioj de la registaro estis forigitaj iom post iom. La lando klopodas plenumi la kondiĉojn postulatajn de la Internacia Monunua Fonduso. Post kiam la landa ekonomio malkreskis je 2,1 % en 1993, Senegalo plialtigis ĝin iomete, danke al programo de reformoj, kaj atingis realan kreskon de la MEP de 5 % ĉiujare dum 1995–2001. La ĉiujara inflacio malaltiĝis al malpli de 1 %, sed rekreskis al ĉirkaŭ 3,3 % en 2001. La investado kreskis je konstanta ritmo de 13,8 % de la MEP en 1993 al 16,5 % en 1997.

Kiel membro de la Ekonomia kaj Monunua Unio de Okcidenta Afriko (UEMOA), Senegalo klopodas pli grandan regionan integriĝon per ekstera unuigita dogana tarifo. Senegalo ankaŭ realigis kompletan konektigon al Interreto en 1996, kreante etan eksplodon de la servoj bazitaj en la teknologio de informado. La privata ekomomio nuntempe estas ĝis 82 % de la MEP. Ekde negativa vidpunkto, oni devas diri, ke Senegalo alfruntas urbajn problemojn tre enradikigitajn pro kronika senlaboreco, sociekonomia malegaleco, junula krimeco kaj droga dependeco.

Perreta fiŝkaptado ĉe Boucotte (Kazamanco)

Senegalo posedas la trian plej fortan ekonomion de la malsupra regiono de la afrika okcidento post Niĝerio kaj Ebur-Bordo. Tiu ekonomio orientiĝas al Eŭropo kaj Barato. Ties ĉefaj ekonomiaj partneroj estas Francio, Barato kaj Italio. Tamen, de antaŭ kelkaj jaroj Ĉinio estas pertnero pli kaj pli pli grava kiel pruvas la ĉinafrikaj pintkunvenoj. Kompare kun aliaj landoj de Afriko, Senegalo estas malriĉa laŭ naturaj resursoj, la ĉefaj fontoj de enspezoj estas fiŝkaptado kaj turismo kun multaj hoteloj ĉe la marbordo. Sed pro la geografia situo kaj la politika stabileco, oni komprenas, ke Senegalo formas parton de la grupo de afrikaj landoj pli industriigitaj kun ĉeesto de multinaciaj entreprenoj, ĉefe de franca deveno kaj duarange usona. La terkultura sektoro laborigas ĉirkaŭ 70 % de la senegala loĝantaro, sed suferas la danĝerojn de la klimato kaj de la atakoj de akridoj, dum fiŝkaptado estas la unua enspezofonto, sed pro dediĉo al eksportado endanĝerigas la marajn rezervojn.

Ekonomia efiko de 2 -a varmigo en Senegalo (kalkulo)

La sindikatoj (kun tradicio en la lukto kontraŭ koloniismo) pli malpli funkcias, malkiel ĉe plej parto de la najbaraj landoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Youssou N'Dour estas aŭtoro, muzikisto, kantisto, kaj politikisto, tre konata tutmonde.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Senegala Esperanto-Asocio (SEA) estas organizo de esperantistoj en Senegalo. Prezidanto de SEA estas Assane Faye el Rufisko. Dakara Esperanto-Klubo estas loka klubo, registrita ĉe la subprefektujo 1999.

Monda Socia Forumo en Dakaro[redakti | redakti fonton]

En februaro 2011 okazis la Monda Socia Forumo en Dakaro. La Senegala Esperanto Asocio luis standon, same UEA.

Mireille Grosjean alvenis al Dakaro[4] kaj deĵoris en la Forumo kun 4 ĝis 6 lokaj esperantistoj disdonante kilogramojn da varbiloj en diversaj lingvoj. Ŝi faris plurajn radiointervjuojn. Poste ŝi veturis al Thiès por viziti kolegon.[5]

Kurso en Rufisko[redakti | redakti fonton]

Fine de la jaro 2012 Grosjean instruis Esperanton en Rufisko kaj organizis sesion de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA.[klarigu] Tiam ŝi faris diversajn esplorojn pri lokoj por internaciaj kongresoj kaj aranĝoj, verkante por ĉiu loko esploron pri farebleco.

Senegalaj Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La formo "Senegalio" ne estas nepre evitenda, ĉar estas registrita ĉe PIV, dum Senegalo estas konfirmita por la rivero. NPIV (alirita 16 januaro 2023). La Akademio rekomendas "Senegalo", rigardu Diskuton.
  2. Senegal ĉe GeoHive (arkiva kopio)
  3. 3,0 3,1 CIA World factbook (arkiva kopio)
  4. Mireille Grosjean: Dakar
  5. Mireille Grosjean: Thiès
  6. Mireille Grosjean: Rufisko

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]