Ternukso

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ternukso
Koeh-163.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Tribo: Aeschynomeneae
Genro: Arakido Arachis
Specio: A. hypogaea
Binoma nomo
Arachis hypogaea
L.

La ternukso (Arachys hypogea), ankaŭ simple ankaŭ nomata arakido, estas arakido vaste kultivata en tropikaj kaj subtropikaj landoj, malalta unujara herbo kun 3-folieraj folioj kaj kun flavaj aŭ flavruĝaj floroj unu-ĝis-kvar-ope akselaj; post fekundiĝo de la floro, la pedunklo de la guŝo longiĝas kaj kurbiĝas malsupren enterigante la junan guŝon, kiu subtere kreskos.[1]

La arakido estas brazil-argentin-devena planto, kiu atingis Eŭropon en la 19. jc.

La planto estas unujara, moltiga, 30-60cm alta, varmoŝatanta. Ĝin karakterizas:

  • pinataj folioj (pare kunmetitaj sur komuna akso)
  • etaj, solaj, flavaj, memfekundigaj floroj kun longa pedunklo, kiu post la polenado subenkliniĝas tiel ke la floro penetras la teron kaj tie (6-10 cm profunde) evoluas la frukto
  • la frukto estas fermita, malglata, iom blova, plurgrajna guŝo

La grajnoj estas tre oleoriĉaj kaj enhavas

  • ankaŭ fojno estas valora (kiel ĉe trifolio)
  • rekremento de la oleoproduktado estas proteinriĉa (ankaŭ arakida oleo)

La grajnoj de arakido estas uzataj kiel rostitaj, kelkfoje salitaj frandaĵoj. La nutraĵindustrio ankaŭ uzas tion muelite, aŭ plengrajne en ĉokoladoj kaj aliaj frandaĵoj.

En Usono tre ŝatata (kaj dikiga) estas la arakida butero.

La plej konata kultivisto de la arakido estis Jimmy Carter.

Arakidoj entenas signifan kvanton da resveratrolo.

[redakti] Fontoj

  1. PIV2, p. 103.