Trifolio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Trifolio
Trifolia floro
Trifolia floro
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Papilioformedoj Faboideae
Genro: Trifolium
L.
Species

Vidu tekston.

v  d  r
Information icon.svg

Trifolio (Trifolium) estas genro de unu- kaj plurjaraj herboj kun trifolieraj folioj kun plej ofte kape aŭ spike aranĝitaj, ruĝaj, blankaj aŭ flavaj floroj havantaj gamopetalan korolon, kiu velkinte restas enfermanta la malgrandan guŝon. El la ĉ. 300 specioj de la genro, oni uzas ĉ. 30 speciojn kiel kultivitan furaĝoplanton aŭ kiel parton de paŝteja herbo. La kultivitaj unujaraj specioj indiĝenaj ĉe la mediteranea klimato (krom kelkaj specioj de la Nord-Amerikaj montaroj).

En Mez-Eŭropo [redakti]

La plej grava furaĝplanto en Mez-Eŭropo estas la plurjara ruĝa trifolio, kiu estas – post la luzerno – la plej ofte kulturita plurjara furaĝoplanto.

La plej ofta unujara specio estas la postrikolta (stopleja) trifolio (T. arvense), kiu estas malfru-somera agra herbo.

La specioj de trifolio troveblas sur ĉiu kontinento krom la antarkto. Ilia plimulto estas humidoŝatanta.

gamopetala havanta korolon el kunkreskintaj petaloj. Same pri gamosepala.

Kartludo [redakti]

En la anglatipaj kaj franctipaj ludkartaroj, ekzistas la simbolo ♣, kiu nomiĝas trifoliotrefo.