Kategorio:Manĝeblaj sovaĝaj plantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen superrigardo de manĝeblaj sovaĝaj plantoj.

Pri kultivitaj manĝeblaj plantoj, vidu la kategorion pri manĝeblaj fruktoj kaj la kategorion pri legomoj.

Pri manĝeblaj fungoj ekzistas la kategorio manĝeblaj fungoj.

Konsiloj kaj averto[redakti | redakti fonton]

  1. Ĝenerala averto: pluku nur tiujn plantojn kiujn vi 100% konas! Ekzistas sufiĉe multaj venenaj plantoj kiuj (pli-malpli) similas al manĝeblaj plantoj.
  2. Alergioj: Kelkaj homoj havas alergion kontraŭ tomatoj, arakidoj, kaj tiel plu. Se vi manĝas novan planton kaj sentas malbone, tuj ĉesu.
  3. Ne pluku en malpuraj lokoj! Evitu do pluki apud vojoj, en urboj, industriaj tere noj. Lavu la plukitaĵojn pro la urino de vulpoj kaj hundoj. Se vi aĉetas en vendejo ekz. violojn, aĉetu ekologiajn (= sen kemiaĵoj).
  4. Pluku laŭeble multe nur la junajn, freŝajn foliojn (la maljunaj ofte estas tro lignecaj), sen makuloj aŭ aliaj ne-normalaĵoj.
  5. Pluku nur maksimume 10% de la plantoj en certa loko. Tiel ĉi, la planto ne malaperos, eĉ se post vi iu plukas ankaŭ.
  6. Iuj plantoj havas medicinan efikon. Ili estas do bonaj por la sano. SED: ne uzu ilin dum tro longa tempo sinsekve. Ora regulo: manĝu modere kaj varie!
  7. Iuj plantoj, same kiel la ĉiekonata spinaco, enhavas multe da okzalato. Do ne troigu manĝante ilin. (Sekvo: diareo kaj perdo de mineraloj.) Ora regulo: manĝu modere kaj varie!

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Manĝeblaj sovaĝaj plantoj en Vikimedia Komunejo

Subkategorioj

Ĉi tiu kategorio havas la 7 jenajn subkategoriojn, el 7 entute.

F

H

M

S

V