Stelario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Stellaria
Stellaria graminea
Stellaria graminea
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Caryophyllales
Familio: Kariofilacoj Caryophyllaceae
Genro: Stellaria
Seguier
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Chickweed (aka).jpg
Stellaria media a1.jpg
Stellaria ruscifolia 01.jpg
Stellaria media
Stellaria media seeds.jpg

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Stelario estas kosmopolita plantogenro el la familio de la kariofilacoj kun ĉirkaŭe 150-200 specioj. La plej multaj el ili havas blankajn florojn kaj kreskas multloke, ankaŭ en urboj. Ili estas riĉaj je vitaminoj (C) kaj mineraloj.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Eblas manĝi la foliojn krude kaj kuirite (3 minutoj sufiĉas), ekz. en salatoj, supo (aldonu kiel lasta legomo) kaj pesto.

Trinkado[redakti | redakti fonton]

Eblas uzi la planton freŝe aŭ sekigite.

Kuraca efiko[redakti | redakti fonton]

Infuzaĵo de la planto helpas kontraŭ ekzemo kaj malpliigas la iritadon pro insekto-pikoj. Tinkturo estis uzata kontraŭ astmo kaj indigestio. La teo estas diureza, stimulas digestadon kaj metabolismon. Iuj pretendas ke ĝi helpas perdi pezon.

Atentu![redakti | redakti fonton]

Ne manĝu tro multe pro ioma kvanto da saponinoj.