Kamomilo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kamomilo
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Matricaria recutita L. |
||||||||||||||
La kutima aŭ kuraca kamomilo (scienca nomo Matricaria recutita L.; aliaj nomoj uzitaj Matricaria chamomilla auct., Chamomilla recutita (L.) Rauschert) estas plantospecio el la familio asteracoj.
Kamomilo estas unujara, saltolera kuracplanto, kiu disvastiĝis kiel promenherbo de tritiko en tuta Eŭropo kaj poste en norda Ameriko kaj Aŭstralio.
Kamomilo estas unu el la plej konataj kuracplantoj, ĝian kuracefikon oni konis jam en la antikvaj Egiptio kaj Grekio. Ĝi aperas en verkoj de Plinio kaj Dioskorido kiel plej grava kuracherbo, greke χαμαίμηλον (ĥamaimelon), latine chamaemelon.
En herbokuracado, infuzaĵo de sekigitaj floraroj de kamomilo estas uzata kiel trankviliga, kontraŭspasma, stomakfortiga, digesthelpa, ŝvitiga kaj malinfekta trinkaĵo. Oni uzas ĝin ankaŭ por trankviliga okulkovrado, gorĝogargaro kaj fortigo de gingivo.
Sekigita kamomila floraro entenas 0,4–1,5 % da vaporiĝemaj oleoj, kies ĉefa komponanto estas azuleno. Krome, toviĝas en ĝi la senspasmiga apigenin-kolino kaj aldone eĉ glikozidoj, tanata acido, amaraĵo, diversaj acidoj, polisaxharidoj, C-vitamino kaj flavonoidoj.
La koloro de kamomila oleo - depende de kvanto de la senkolora prokamazuleno (matricino) en la infloresko - estas malhelblua, verdeta aŭ bruneta. La prokamazuleno transformiĝas je destilo aŭ infuzo al blua kamazuleno, kiu estas la plej grava kontraŭinflama efikaĵo de kamomilo.
Kulturo [redakti]
Kamomilo estas unujara, havas tigon altaj je 25 ĝis 50 centimetroj kaj maldikajn foliojn. Ĝiaj floroj similas blankajn lekantetojn. Planto de modera klimato, ĝi bonfartas en malvarmetaj lokoj, plena suno kaj drenita argilo-sabla grundo.
Kuriozaĵoj [redakti]
Oni diras, ke kamomilo vokas monon se plantata ĉirkau domo. [mankas citaĵo] Ĝi ankaŭ forigas envion[Dubinda teksto] kaj simbolas prosperon. [mankas citaĵo] Ĝia esenca oleo estas trankviliga kaj efikas kontraŭ fungoj. [mankas citaĵo] Ĝi bonas kontraŭ sunbrulvundoj. [mankas citaĵo] Kamomilon oni uzas por heligi harojn, eĉ ĝis natura blondo. [mankas citaĵo]