Dioskorido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pedanius Dioskorides

Dioskorides
Dioskorides

Persona informo
Nomo Pedanius Dioskorides
Dato de naskiĝo ĉirkaŭ 40
Loko de naskiĝo Anazarbe en Kilikio
Dato de morto ĉirkaŭ 90
Okupo
v  d  r
Information icon.svg

Pedanius Dioskorides, Διοσκορίδης (naskiĝis en ĉirkaŭ 40 en Anazarbe en Kilikio, mortis en ĉirkaŭ 90) estis greka kuracisto, farmakologio kaj botanikisto Lia verko estis la ĉefa fonto pri kuracplantoj inter la 1-a jarcento kaj la 16-a jarcento

Lia naskiĝregiono, Kilikio, (en la nuna Turkio) estis tiam provinco de la Romia Imperio.

Laŭ la prefaco de lia verko "De materia medica" (Περὶ Ὕλης Ἰατρικῆς, Peri Hulês Iatrikês = pri la kuracpantoj), Dioskorido estis militista kuracisto sub la regoj de imperiestroj Klaŭdio kaj Nerono. Multenombraj vojaĝoj permesis al li kolekti informojn pri la kuracplantoj el la Romia Imperio kaj la Helena landaro.

Verko[redakti | redakti fonton]

De materia medica priskribas la uzon de 1 600 kuraciloj, kies tri kvinonoj estas tirataj el plantoj kaj du kvinonoj el bestoj kaj mineraloj. Li donas la lokalan nomon de la aĵo (planto, besto, ŝtono), ĝian priskribon, la manieron akiri ĝin kaj ĝian efikon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]