Kuracplanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuracplantoj en mezepokeca bazaro en Burgos, Hispanio.

La kuracplantoj, medicina planto, oficina plantofarmaciaj plantoj estas plantoj kies parto (folio, tigeto, radiko, basto, frukto ktp.) estas uzebla rekte aŭ post prilaboro por kuraci homon. Oni povas kolekti tiujn sanigajn partojn en la naturo, sed por tio necesas la bona kono de plantoj. Ekzistas plantoj, kiujn oni kultivas ne kiel kuracplanton, sed la flankprodukto servas bazmaterialon por la medicina industrio (papavo). Oni jam ellaboris la industrian kultivadon de kelkaj gravaj kuracplantoj (kamomilo).

Kelkaj nocioj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj terminoj ĉirkaŭ la uzado de kuracplantoj, kiujn oni devas distingi:

La kuracplanto estas planto, kiu povas esti uzata kuraccele. Tiu nocio estas elektita laŭ la funkcio; ne temas pri iu biologia parenceco aŭ botanika kategorio. Pro tio oni povas nomi kuracplanton ĉiun vegetaĵon, kiu uzeblas kuraccele, eĉ se temas pri fungoj, algoj aŭ similaj.[1]

Planta krudmaterialo (aŭ drogo, en la arkaika senco laŭ PIV) estas la materialo de kuracplantoj, kion oni povas prepari kiel ingredienco por produktado de kuracilo en tradicia aŭ industria maniero.

Planta efikanto estas la aktiva substanco el la planto efikanta kurace, kiel ekzemple alkaloido, saponino kaj alia.

Plantaj medikamentoj (aŭ fitofarmaciaĵoj) estas piloloj aŭ aliformaj, sed ĉiukaze industrie produktitaj kuraciloj, enhavantaj la efikantojn de unu aŭ pluraj kuracplantoj. Kompare kun la tradiciaj preparaĵoj de kuracplantoj ili povas esti pli efikaj (ĉar la efikantoj aperas pure) aŭ malpli efikaj (ĉar ne ĉiu efikoj de kuracplantoj estas ĝisfunde esplorataj, kaj kelkfoje ĝuste la preparado aŭ la kromaj substancoj de la planto pliigas la efikon). Sed ĉiukaze la enhava kvanto de la efikanto en tiuj industriaj produktoj estas norma.

Efiko[redakti | redakti fonton]

La uzo kaj la rekomendoj pri kuracplantoj baziĝas plejparte sur multjarcenta tradicio. Intertempe ankaŭ la universitata medicino okupiĝas pri herbokuracado. Ekzistas sciencaj esploroj, kiuj pruvis multajn medicinajn efikojn, ekzemple la trankviligan efikon de valeriano aŭ la karminativan efikon de fenkolo. Tamen aliaj efikoj postulitaj de la tradicia kuracarto ankaŭ estis refutitaj per esploroj. La atribuado de certa kuraciga efiko al certa planto en la tradiciaj kuracartoj (ĉina herbokuracado, arjuvedo aŭ tradicia eŭropa medicina) apogas sin sur la doktrino de signoj (angle: doctrine of signatures, germane: Signaturenlehre, france: Théorie des signatures). Ĝi vidas en la ecoj de la plantoj (aspekto, odoro ktp.) signojn indikantajn la kuracan efikon. Tiel ekzemple la pulmonario ricevis sian nomon, ĉar oni pensis, ke la punktitaj folioj iom similas al la pulmo; dum jarcentoj oni uzis la oficinan pulmonarion kiel kuracplanto kontraŭ pulmaj malsanoj, sed laŭ sciencaj esploroj ĝi ne havas efikon.

Kuracplantoj kutime enhavas aron da substancoj, kiuj havas plurajn – kelkfoje ankaŭ kontraŭajn – efikojn. Ĉar plantoj estas vivaj organismoj, ilia produktado de efikantoj ŝanĝiĝas depende de klimataj aŭ grundaj kondiĉoj de la loko, kie ili kreskas. Ankaŭ la tempo de la kolektado (sezono, tempo de la tago) aŭ la vetero ludas gravan rolon rilate la koncentritecon de la efikantoj; pro tio kelkfoje malfacile takseblas la efikeco de la plantoj, se oni kolektas ilin en la naturo. Tio estis kaŭzo, kial homoj komencis kreskigi kuracplantojn en specifaj kuracplantaj ĝardenoj; tamen ĝis nuntempe eĉ komercaj kultivistoj ne plene sukcesas atingi ĉiam la saman koncentritecon de efikantoj en siaj produktoj. Tamen la plantaj drogoj, kiujn oni povas aĉeti en apoteko, enhavas certigitan kvanton de la efikantoj, ĉar la apotekistoj laŭleĝe devas tion kontroli.

Plantaj efikantoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ pro progreso en la kampo de farmakologio kaj kemio oni malkovris diversajn efikantojn, kiujn oni grupigis sistematike:

Alkaloidoj: Alkaloidoj estas granda aro de organikaj, nitrogen-entenaj, ofte alkalaj substancoj, kiuj havas tre fortan efikon sur la bestan organismon. Konataj efikantoj el tiu grupo estas ekzemple la fortaj venenoj akonitino, nikotino kaj striknino, kaj ankaŭ la substancoj, kiuj intertempe estas produktitaj ankaŭ industrie: morfino, kokaino, efedrino, atropino.

Glikozidoj: Kemie ili estas kombinaĵo inter ia karbonhidrato kun ia alkoholo, kaj oni distingas diversajn subgrupojn el ili: flavonoidoj, kor-glikozidoj (digitalino, digoksino kaj aliaj), fenol-glikozidoj (al kiu apartenas interalie la salicino, el kiu estiĝas la salikata acido, la efikanto de la medikamento aspirino) kaj saponinoj (inter ili multaj efikantoj kun kontraŭinflama, diureziga aŭ mukosolva efiko).

Polifenoloj: Kemie polifenoloj estas aromataj kombinaĵoj. Kelkaj el ili efikas kontraŭinflamaj, kelkaj (ekzemple taksifolino) malhelpas la evoluon de kancero. Kelkaj plantoj produktas subtancojn imitantajn la virinan hormonon estrogeno, kiel ekzemple angeliko, kiu uzatis dum jarcento kiel kuracilo kontraŭ virinaj malsanoj.

Terpenoj: Terpenoj estas tre granda kaj heterogena grupo de kemiaj kombinaĵoj baziĝantaj sur la strukturo de izopreno. Al tiu grupo apartenas multaj ingrediencoj por volatilaj oleoj. Produktantaj plantoj estas rezin-enhavaj plantoj kiel koniferoj kaj multaj spicherboj kiel timiano, sed ankaŭ floroj kiel rozolavendo.

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Ofte homoj nomas la fitoterapion „mildan“ kuracmetodon, kio kondukas al la (erara) penso, ke ĝi estas sendanĝera. Multaj tre efikaj substancoj, kiuj intertempe ankaŭ uzatas en medikamentoj produktitaj de la farmacia industrio, originas en plantoj. Konataj ekzemploj estas morfino (el papavo: Papaver somniferum) kaj digitalino (el digitalo: Digitialis pupurea).

El tio kompreneblas, ke, samkiel en industriaj medikamentoj, superdozo povas kaŭzi morton. Krome ekzistas kelkaj tre fortaj venenoj en la flaŭro, kaj kelkfoje la venenaj plantoj kaj la kuracplantoj aspektas simile, tiel ke amatoroj povas intermiksi ilin (ekz. la folioj de ursa ajlo similas al tiuj de la tre venena aŭtuna kolĥiko, kaj la oficina angeliko similas la mortigan makulan konion).

Pro tio memstara kolektado de la plantoj nur rekomendeblas, se oni vere bone konas ilin; krome oni devas zorge pripensi, de kie oni kolektas la plantojn por havi la plej bonan materialon. Ĉar danĝero de memstara kolektado estas, ke plantoj povas esti poluitaj de pesticidoj (se ili kreskas tro proksime apud kamparoj kun utilplantoj), de ellasitaj gasoj (se ili kreskas tro proksime apud aŭtoŝoseoj), sed ankaŭ de bakterioj aŭ fungaj toksinoj, kiuj povas esti mortminacantaj al homoj.

Post la kolektado krome sciendas, kiamaniere oni devas prilabori la plantojn, kiel ili konserveblas, kiamaniere oni ekzemple sekigas la kolektitan plantojn tiel, ke ne perdiĝu aŭ detruiĝu la efikantoj.

La konkludo, ke ĉiu persono povas uzi fitoterapion por memkuracado, estas danĝera: tio nur veras, se oni zorge sekvas la konsilojn.[2] Ĉar ĝuste rilate preparadon de plantaj kuraciloj tre gravas la preciza farmaniero (uzata kvanto de la drogo, daŭro de la preparado, temperaturo de la akvo ktp.) por ricevi la celitan rezulton. La preparmaniero en la aplikado de kuracplantoj tre gravas, ĉar de ĝi dependas, kiujn substancojn oni ricevas. Ekzemplo por tio estas la komparo inter la preparaĵoj de ursbera arktostafilo: la dekoktaĵo entenas 600 mg de tanaĵoj (kiuj iritas la stomakan mukozon) kaj 600 mg de la efikanto arbutino; la maceraĵo entenas nur 300 mg de tanaĵoj, sed 800 mg de arbutino.[3]

Gravedaj virinoj ne uzu herbokuracadon sen interkonsento kun sia kuracisto, ĉar plantoj povas havi teratogenan efikon (damaĝi la embrion) aŭ kaŭzi aborton same kiel kutimaj medikamentoj.

Tradiciaj preparmanieroj[redakti | redakti fonton]

Oni povas uzi la planterojn laŭ diversaj manieroj, sed nur escepte oni simple uzas la freŝan planton. Pli kutimas la preparado laŭ specialaj procedoj:[4]

Infuzaĵo: Super la freŝajn aŭ sekajn planterojn oni verŝas bolantan aŭ varmegan akvon kaj poste oni atendas iomete, por ke la efikantoj solviĝu en la akvo.

Dekoktaĵo: Oni verŝas la malvarman akvon super la planta drogo kaj ekboligas la tuton.

Maceraĵo: Ĝi preferindas, se la efikantoj estas malstabilaj aŭ volatilaj. Oni uzas ĝin ekzemple por solvi mukaĵojn kaj volatilajn oleojn el plantoj. Pro tio oni tranĉas la plantojn al malgrandaj pecoj kaj verŝas malvarman aŭ varmetan akvon super ili. Tion oni restigas dum kelkaj horoj kaj poste filtras por ricevi la solvaĵon.

Tinkturo: estas eltiraĵo farita per alkoholo; oni unue maceras la plantan materialon en etanolo, poste oni premas aŭ filtras la likvon por disigi la fluidan kaj la solidan partojn. Kutime la unua paŝo estas la produktado de origina tinkturo kun 70% da etanolo, kiun oni poste povas dilui per akvo ĝis oni ricevas la bezonatan koncentritecon.

Esenco: etanola solvaĵo de volatilaj oleoj

Medicina oleo: oleo aŭ fluida vakso miksita kun ekstraktaĵo. Ĝi estas uzebla de ekstere kaj interne (ekz. oleo de ajlo).

Suko: La sukon oni ricevas, se oni dismuelas la freŝajn planterojn miksite kun akvo kaj elpremas ĝin poste. La ricevitan likvon oni poste prefere pasteŭrizas por igi ĝin pli konservebla.

Siropo: Ĝi estas viskoza fluidaĵo enhavanta proks. 66% de saĥarozo (ne malpli ol 50%). Avantaĝo de tiu preparaĵo estas, ke pro la alta koncentriteco de saĥarozo ĝi estas asepsa (t.e. ke mikroorganismoj ne povas supervivi en ĝi). Krome la sukero kovras la malbonan guston de kelkaj substancoj.

Oni povas grupigi la kuracplantojn laŭ la efika parto, efiko aŭ simple alfabetvice.

Listo de kuracefikaj plantoj, ordigita:

laŭ tipo de efiko[redakti | redakti fonton]

  • antispasmaj:
  • apetitinstigaj:
  • digestigaj:
  • diurezigaj:
  • hipotensigaj:
  • kalkulus-solvaj:
  • karminativaj(elpelas la intestajn gasojn):

alfabetvice[redakti | redakti fonton]

pliajn vidu en

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Pahlow, M. (2009) Heilpflanzen. Sanfte Behandlung von Alltagsbeschwerden. S.Hirzel-eldonejo: Stuttgart, 284 p.

Le erbe, Libri & Grandi Opere SPA: Milano 1992

Roth, L; Daunderer, M & Kormann, K (1994) Giftpflanzen - Pflanzengifte. Giftpflanzen von A-Z. Nikol eldona societo: Hamburgo, 1089 p.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simonis, W.-C. (1970) Die niederen Heilpflanzen. Pilze - Algen - Flechten. Haug-Verlag: Heidelberg
  2. Pahlow (2009), p. 20
  3. Frohne, D. (1970) Untersuchungen zur Frage der harndesinfizierenden Wirkung von Bärentraubenblatt-Extrakten, Planta Med 18 (1) 1-25; DOI: 10.1055/s-0028-1099743
  4. Van Wyk E, Wink C & Wink M (2015) Handbuch der Arzneipflanzen: Ein Bildatlas. Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft: Stuttgart, 520 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]