Ibogao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Tabernanthe Iboga estas arbusto apocinaca, kiu kreskas en la ekvatora arbaro afrika, precipe en Gabono, en Ekvatora Gvineo, en la du Kongolandoj kaj en Kameruno. Ĝi estas uzata por inicado kaj kuracado.

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ibogao
Tabernanthe iboga
Tabernanthe iboga
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Subklaso: Asteredoj Asteridae > Lamiidae
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Apocinacoj Apocynaceae
Subfamilio: Rauvolfioideae
Tribo: Tabernaemontaneae
Genro: Tabernanthe
Specio: T. Iboga
Tabernanthe iboga (L.) Baill.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Botaniko[redakti | redakti fonton]

En 1864 la kirurgo de la franca mararmeo Griffon du Bellay esploris Gabonon kaj alportis du specimenojn de tiu planto al Eŭropo kun la unua raporto de ĝia uzado kiel stimulilo kaj seksekscitilo. En 1889 la Profesoro Henri Baillon de la franca "Muzeo Nacia pri Historio Natura" (Museum National d'Histoire Naturelle en la ĉefurbo Parizo) verkis la unuan priskribon botanikan de tiu planto, kiun li nomis Tabernanthe iboga.

Ĝi estas apocinaca arbusto, kiu kutime kreskas sub la ombro de la ekvatora arbaro afrika ĝis alteco 1 aŭ 1.5 metra, sed kiun foje kultivas la indiĝenoj. Ĝia suko estas latekso blanka kaj forte odoraĉa. Ĝia radiko estas dika kaj vertikala.

La folioj situas pare kaj kontraŭstare sur la branĉetoj dikotomecaj. Ili estas ĉirkaŭ 10cm longaj kaj 3cm larĝaj, simple ovalformaj kun pinto, glataj, moletaj, kun malsupra parto flaveta. La petiolo estas ĉirkaŭ 2mm longa.

La floroj similas al tiuj de la aliaj tribanoj Tabernaemontanaj. Ili estas tre malgrandaj sed multaj, blankaj aŭ blanketaj iomete ĉu flavaj ĉu rozkoloraj, kaj 5-12 ope kreskas pinte de maldika pedunklo ĉe la dikotomiĝo de la branĉetoj. La kaliko konsitas el kvin kuniĝaj sepaloj kaj la korolo estas krateroforma (5mm longa kaj maldika tubeto fine funeliĝanta) kun kvin petaloj kunvolvitaj. La floroj estas ambaŭseksaj kaj estas nur unu ovario sur flava glandringo, kiu entenas unu kavon kun du paralelaj placentoj portantaj multajn ovolojn sur sia interna flanko. Estas kvin apartaj stamenoj alternantaj al petaloj, kaj la anteroj estas sage pintaj.

La fruktoj kreskas duope kaj similas al longaj olivoj flavoranĝaj kun pinto. Iliaj grajnoj ebenaj aspektas brunaj kaj sulkiĝintaj.

Inica Uzado[redakti | redakti fonton]

La efikon de tiu arbusto konas la migrantaj pigmoj jam de obskuraj pratempoj. Ili konigis ĝin al la popolo Micogo-o, kiu ellaboris la kulton Buitio kontraŭ la prapatroj kaj siavice konigis la ibogaon al la popolo Fang-o amase kristanigita. Tiu lasta kreis diversajn formojn de sinkretisma kulto Buiti', kiujn alportis hejmen kun la planto arbohakistoj el diversaj etnoj kaj landoj afrikaj. Iboga-on ili uzas por kuraci la frenezulojn kaj dum la inica rito de la transiro al la plen-kreskeco. Manĝado de raspitaj radikoj kaŭzas sperton tre similan al "Sperto ĉe Mortosojlo" ("Near Death Experience"). Cetere la inicitoj estas konvinkitaj, ke ili vojaĝis al la "reĝlando de la mortintoj" kaj ke ili renaskiĝis kiel novaj homoj posedantaj la scion kaj la povon por kiel eble plej bone mastri sian vivon. Se oni konas la neŭrokemiajn efikojn de la ibogaino kaj scias ke "ensorĉado" kaj "demonhavo" estas en Afriko tradiciaj manifestiĝoj de psikosociaj perturboj, estas kompreneble ke la religioj de la ibogao estas kontraŭsorĉaj kultoj kun senfine readaptiĝantaj mitoj.

Medicina Uzado[redakti | redakti fonton]

kemia strukturo de ibogaino (12-metoksi-ibogamino / CAS:83-74-9)
kemia strukturo de ibogaino (12-metoksi-ibogamino / CAS:83-74-9)

La francaj esploristoj malkovris la planton kaj la kulton dum la 19-a jarcento, kaj farmakologiajn studojn por difini la strukturon de la ibogaino ekfaris du taĉmentoj de serĉistoj : svisa taĉmento gvidata de la Profesoro E. Schlitter (Organisch Chemische Anstalt der Universität, Basel) kaj franca-svisa taĉmento kun la Profesoro V. Prelog, Nobel-premiita pri Kemio (Ecole Polytechnique Fédérale de Zurich), la Profesoro M.M. Janot (Faculté de Pharmacie de Paris) kaj R. Goutarel.

La radikoj kaj ŝelo de tiu arbusto entenas alkaloidojn : la ibogaino12 metoksi-ibogamino (C20-H26-N2-O) en granda kvanto kaj ankaŭ kelkaj aliaj alkaloidoj en malpligrandaj kvantoj. La ibogaino estas indol-azepino devenanta de la serotonino, kaj estis por la unua fojo izolita en 1901 de Dybowsky kaj Landrin.

El tio rezultis malkovrojn pli "sciencajn" pri la efikoj de la ibogaino :

  • efiko kontraŭ la laciĝo fizika kaj psika (kiel folioj de kokao), kaj la farmacia firmao franca Houdé eĉ oficiale vendis medikamenton el Tabernanthe manii nomitan Lambarène ekde 1939 sed finfine rezignis en 1967 pro koraj kromefikoj malbonaj.
  • halucina efiko, aŭ pli ĝuste efiko por rememorigi al iu lian/ŝian plej foran pasintecon, kaj ebligi regreson ĝis la plej frua infanaĝo. Aldone estas ebleco denove taksi dank'al tiu nova prilumo sian pasintan vivon kaj lerni kiel mastri sian estontan vivon. Iuj psikiatroj kiel Naranjo uzis tiujn efikojn por kuraci multajn psikmalsanulojn.
  • Efiko por ĉesigi la dependecon je la opiaĵoj, metadono, kokaino, alkoholo kaj tabako. Post unusola gluto da ibogao la simptomoj de la drogomanko estas tute nuligitaj, kaj la paciento ĝuas periodon de kelkaj semajnoj ĝis kelkaj monatoj, dum kiu li/ŝi sentas nenian bezonon uzi sian kutiman drogon. La unua eksperimentinto de tiu efiko estas Howard Lotsof, kiu baraktadas jam de 30 jaroj por medicine utiligi ĝin oficiale kontraŭ la toksomanio.

Tokseco[redakti | redakti fonton]

S-ro Delourme-Houdé verkis por sia doktoriĝo pri farmacio en Parizo rimarkindan tezon titolitan Etude de l'Iboga, Tabernanthe iboga H. Bn., kiun li publikigis en 1944 kaj en kiu li eksperimente determinis la toksecon de la ibogaino : la "Dozo Letala 50" (kvanto mortiganta duonon de la bestoj) estas taksita je 82 mg/kg se oni injektas ibogainon per enperitonea vojo al kobajoj.

En 1971 S-ro H.I. Dhahir pruvis en sia tezo por doktoriĝo (A Comparative Study of the Toxicity of Ibogaine and Serotonin, University Microfilm International 71-25-341, Ann Arbor, Mich.), ke la tokseco akuta kaj kronika de la ibogaino estas malforta kaj malpli ol tiu de la serotonino.

Dum la buitia inicado la glutitaj kvantoj estas grandegaj, ĝis pluraj hektogramoj da raspitaj radikoj, kaj tio povas superi 5 gramojn da pura alkaloido, sed la majstroj de la Buiti' havas antidoton, kiu ebligas al ili iam ajn tuj ĉesigi la vizian proceson se minacas danĝero. La dozoj uzataj por sentoksiga kuracado varias laù la korpopezo, ĝenerale po 25 mg/kg, kaj tio estas 1.5/2 gramoj da ibogaino por normala plenkreskulo.

Tamen oni scias, ke kelkaj homoj mortis post uzo de la ibogaïno, verŝajne ne pro la planto mem sed pro toksaj miksaĵoj kun aliaj drogoj aŭ medikamentoj. Tial ĝi estas malpermesita aŭ kontrolita en iuj landoj :

  • En Usono ĝi estas enlistigita en la kategorio 1-a sub la titolo "ibogaino"; tio signifas ke neniu rajtas ĝin kreskigi, aĉeti, posedi aŭ distribui sen permeso de la D.E.A (Drug Enforcement Administration).
  • En Aŭstralio ĝi estas enlistigita en la kategorio 4-a; tio signifas, ke oni ne rajtas importadi ĝin sen oficiala permeso.
  • En 1989 ibogaino estis enlistigita de la Internacia Olimpika Komitato kiel malpermesita "stimulilo".
  • En Francio 26-jara viro mortis je la 18-a de julio 2006 post la uzo de tiu planto por provi kuraci lian toksomanion. Polico estas daŭre enketanta pri tio en 2007... (vidu artikolojn pri tiu evento en la franca lingvo : [1] [2] kaj [3]). La planto, ĝiaj alkaloïdoj kaj ĝiaj substancoj similaj estas klasifikitaj kiel NARKOTAĴOJ en Francio ekde la 12-a de marto 2007 laŭ la "Oficiala Ĵurnalo de la Franca Respubliko" (n° 72 en la 25-a de marto 2007 - paĝo 5609 - teksto n° 22 NOR: SANP0721148A). Por pli komplete informiĝi pri tiu afero, bonvolu ankaŭ legi la leteron skribitan de S-ro Mallendi en la franca lingvo dum septembro 2006 kaj publikigitan de la asocio Savoirs d’Afrique.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]