Tusilago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tusilago (Tussilago farfara) estas la sola specio de la planta genro Tusilago el la familio asteracoj. Ĝi apartenas al la unuaj herboj florantaj printempe; ĝiaj floroj aperas antaŭ la evoluo de la folioj. Tusilago estas jam en la antikva epoko uzita kuracplanto kontraŭ tuso, kiu efikas muksolva.

Estas plurjara (trud)herbo alta 10-20 cm, fruprintempe floranta per flavaj floroj , post kiuj aperas grandaj ren- aŭ kor-formaj folioj, dorse kovritaj per griza aŭ blanka tegaĵo. Sekigitaj folioj kaj floroj estas farmacie uzataj por kontraŭtusaj medikamentoj. Tusilago estis konata en tempo de Hipokrato, la plej fama antikva medicinisto (460-377 a.K.) kiel rimedo por mildigo de seka tusado.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo estas el la latina tussis = tusado kaj ago = pelas. La dua nomo rilatas la latinan far = faruno (faruneca pulvoro dorse de la folioj).

Kuracefiko[redakti | redakti fonton]

Tusilago estas daŭre estimata kuracplanto pro la kuracaj floroj kaj folioj. Ĝi ekfloras fruprintempe (marto) kaj oni kolektas unue la florojn (komence de la florado, rapide sekigi en maldikaj tavoloj ) kaj poste la foliojn, kiuj aperas post forvelko de la floroj (kun mallonga trunko, sekigi renversitajn, plej bone per arta varmo). La floroj kaj folioj enhavas mukajn substancojn, fitosterinon, tanacidon, poman kaj vinan acidojn, amarajn substancojn, karotenon, vitaminon C. La drogo efikas molige, ŝvitige, urinige kaj kontraŭinflame, kontraŭ inflamoj de spirorganoj – kataroj, bronkito, faringito, laringito, bronka astmo, tusado, stomaka kaj intesta inflamoj, manko de apetito, hipertonio, aterosklerozo. [1]

Manĝeblo[redakti | redakti fonton]

La florburĝonoj, floroj kaj junaj folioj manĝeblas en salato, supo, kiel spinaco aŭ en patkukoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prelego de Stano Marček en la klubo La Verda Stelo en Antverpeno en oktobro 2014