Akileo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Akileo
Milfolia akileo (Achillea millefolium)
Milfolia akileo (Achillea millefolium)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Akileo Achillea
L.
Specioj

multaj, vidu tekston

Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La akileo (Achillea) botanike apartenas al la asteracoj. Ĝi kreskas ĉefe en Eŭropo kaj Azio, kie pli ol 100 specioj ekzistas.

En la kuirarto oni uzas la foliojn kaj la florojn de la planto, depende de la specio: La milda gusto de la Achillea ptarmica ekzemple bone taŭgas por fajnigi salatojn, kazeon kaj buterpanon, dum la iom amaraj folioj de la milfolia akileo (Achillea millefolium) estas uzataj por likvoroj, kaj en la pasinteco ili ofte anstataŭis la lupolon dum la produktado de biero.

En la naturkuracado la sekigitaj folioj de la planto uzatas en tizano aŭ tinkturo, ekz. por stimuli la digeston kaj mildigi inflamojn.



[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.killerplants.com/whats-in-a-name/20020802.asp
Ekstera ligilo  http://www.herbmed.org/herbs/herb13.htm
Ekstera ligilo  http://www.healthy.net/library/books/hoffman/materiamedica/yarrow.htm
Ekstera ligilo  http://www.botanical.com/botanical/mgmh/y/yarrow02.html


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj