Portalo:Homoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
HOMOJ
Audrey Hepburn Vlasta Kálalová-Di Lotti Martin Luther King Mohandas Gandhi Soraja Esfandijari Baĥtijari
Biografia portalo

redaktu

P vip.png
Estu bonvenata en portalo pri homoj.
Naciaj enciklopedioj

Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.


Nomtagoj en landoj

redaktu

Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.

Blank Calendar page icon.svg

Hodiaŭ, la 22-a de decembro

festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:
Hodiaŭ okazis
Artikoloj
Informoj

redaktu

Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky

Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝos

PPlaquecloseup.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj

Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:


Artikolo de la monato

redaktu

Joy kun leonino Elsa

Joy Adamson (20-a de januaro 19103-a de januaro 1980) estis natursciencisto kaj verkisto konata pro la libro Born Free ("Naskiĝis libere") farita al 1966 filmo. Ŝi kaj sia edzo George Adamson fariĝis la unuaj homoj, kiuj komencis intenzive realigi revenon de bestoj vivantaj en kaptiteco reen en la sovaĝan naturon. En angle parolantaj landoj oni nomas tiun ĉi aktivecon rehabilitationrestocking.

Klopodoj gvidantaj al reveno de bestoj reen en ilian natutan medion estas hodiaŭ larĝe disvastigitaj, sed en la 60-aj jaroj de la lasta jarcento, kiam Adamsonoj komencis kun siaj eksperimentoj, tio ne estis tiel. La geedzoj akiradis la unuajn spertojn kun la reveno de bestoj dank' al kunvivo kun leonoj, dum kio ilia plej fama kunloĝanto fariĝis leonino Elsa. Tiu estis pli poste ellasita reen en la sovaĝan naturon.


Etnoj

redaktu

Viro el tribo Dani

Dani estas etna grupo de indiĝenoj de tribo de danioj vivanta en Indonezio, en Nov-Gvineo, en Papuo Barato, en valo Baliem. La valo Baliem troviĝas meze de montaroj de insulo Nov-Gvineo, proksimume 3500 km oriente de ĉefurbo Ĝakarto.

Listo de biografioj

redaktu

Biografioj :
    ABCĈDEFGĜHĤIJĴKL    
MNOPQRSŜTUŬVWXYZ

Jen listo de biografioj, kiuj estas en la Vikipedio kaj kies familia nomo komenciĝas per la litero : *

Alklaku la deziritan literon


Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !
Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiuminute

redaktu

Božena NĚMCOVÁ (ŝi naskiĝis la 4-an de februaro 1820 - mortis la 21-an de januaro 1862) estis ĉeĥa verkistino, plej amata ĉeĥa aŭtoro de la 19-a jarcento.

La infanoj amas ŝiajn Fabelojn (kelkaj esperantigitaj), plenkreskuloj ŝian 200-paĝan rakonton Avineto (esperantigita), en kiu la aŭtorino rememoras sian infanaĝon, kiam ŝin kaj ŝiajn gefratojn edukis avino, simpla, sed saĝa vilaĝa virino. Ankaŭ pro la lingvaĵo estas la libro konsiderata ĉefverko de la ĉeĥa literaturo, tial ĝi estis esperantigita jam en 1914.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiusemajne

redaktu

La plej malnova konata detala bildo de Jesuo, el la 6-a jarcento en la monaĥejo Sankta Katarino

Jesuo Kristo (ĉ. -5 ĝis ĉ. 33) (latine, Jesus Christus; greke, Ιησους Χριστος /jesus ĥristos/) supozate estis juda predikanto kaj profeto, kiu verŝajne naskiĝis en Nazareto kaj mortis krucumita en Jerusalemo. Fidindaj historiaj informoj pri lia vivo mankas, sed multaj rakontoj pri lia vivo estas kolektitaj en la kvar evangelioj: la unuaj kvar libroj de la Nova testamento de la kristana Biblio. Laŭ kristanismo, Jesuo Kristo estas samtempe filo de Dio kaj Dio mem, kaj li resurektis du tagojn post sia morto sur la kruco.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj ĉiutage

redaktu

Orlando di Lasso

Orlande de LASSUS, nomata ankaŭ Orlandus LASSUS, Orlando di LASSO, Roland de LASSUS, Roland DELATTRE (naskiĝis ĉirkaŭ 1532, mortis la 14-an de junio 1594) estis Franca-Flandra komponisto de la malfrua Renesanco. Kune kun Palestrina li estas hodiaŭ konsiderata esti la ĉefa reprezentanto de la matura polifonia stilo de la Nederlanda skolo, kaj li estis la plej fama kaj influa muzikisto en Eŭropo ĉe la fino de la 16-a jarcento.

Lassus naskiĝis en Mons en la provinco de Hainaut, en kio estas hodiaŭ Belgio.

Aliaj portaloj

redaktu


Forigu la konservejon por refreŝi la paĝon