Audrey Hepburn
El Vikipedio
| Audrey Hepburn | |
|---|---|
| usona aktorino | |
| Naskiĝo | 4-a de majo 1929 Bruselo, Belgio |
| Morto | 20-a de januaro 1993 Tolochenaz, Svislando |
| Vidu ankaŭ biografian portalon | |
Audrey Hepburn propranome Audrey Kathleen van Heemstra Hepburn-Ruston, mallongigite Audrey Ruston, (naskiĝinta la 4-an de majo, 1929, mortinta la 20-an de januaro, 1993) estis usona aktorino de nederlanda-britia deveno, unu el la plej konataj vizaĝoj de filma ekrano de la dua duono de la 20-a jarcento, portantino de prezoj Oskaro, Tony, Emmy i Grammy.
Kvankam ŝi naskiĝis en Bruselo, pro la milito ŝi travivis sian infanaĝon en multaj landoj de Eŭropo. Ŝia patrino devenis el tre malnova kaj signifa nederlanda familia nobelaro (familio de van Heemstra), la familia nomo Hepburn poste devenas de skotaj nobelaj antaŭuloj de ŝia patro Joseph Ruston.
En la jaro 1953 la juna, preskaŭ nekonata aktorino subite fariĝis mondfama: pro la ĉefrolo en la filmo Roman holiday, kiu unu jaron poste estis honorata per Oskaro. Per sia knabineca gracio Audrey Hepburn kreis tute novan virinan rolobildon, kiu agrable kontrastis al la tiutempaj idealoj de aŭ patrinecaj aŭ sekse allogaj protagonistinoj. Ŝi brilis en komediaj kaj seriozaj roloj; ekde 1988 ŝi ankaŭ engaĝiĝis por UNICEF. Audrey Hepburn mortis en Tolochenaz, Svislando).
[redaktu] Listo de filmoj:
- Roman Holiday (Usono, 1953)
- Sabrina (Usono, 1954)
- War and Peace (Usono/Italio, 1956)
- Funny Face (Usono, 1957)
- Love in the Afternoon (Usono, 1957)
- Breakfast at Tiffany's (Usono, 1960)
- The Unforgiven (Usono, 1960)
- Charade (Usono, 1963)
- My Fair Lady (Usono, 1964)
- Two for the Road (Usono, 1966)
- Wait Until Dark (Usono, 1967)
- Robin and Marian (Usono, 1975)
- Always (Usono, 1989)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.audreyhepburn.com
http://www.audrey1.com
http://www.wikitree.org/index.php?title=Audrey_Hepburn
http://www.audreyhepburnguide.com

