Elsene
El Vikipedio
| Mapo de la komunumoj en la regiono |
|---|
![]() |
| Bazaj informoj |
| geografia situo: 50°49'N; 4°22'E Mapo |
| areo: 6,34 km² |
| loĝantoj: 77.119 (2004-07-01) |
| loĝdenso: 12.155 loĝantoj/km² |
| horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
| poŝtkodo: 1050 |
Elsene (nederlande: [ELs'ne]) aŭ Ixelles (france: [ikSEL']) estas municipo en Belgio, unu el la 19 municipoj de la Brusela Ĉefurba Regiono.
Elsene estas dividita en du partojn de la strato Louizalaan (nederlande) aŭ Avenue Louise (france), kiu apartenas al la municipo Bruselo. Per tio ĉi Elsene estas unu el tri belgaj komunumoj, kies teritorio ne estas koneksa (la du aliaj estas Mesen kaj la multparta Baarle-Hertog).
Aktorino Audrey Hepburn naskiĝis en Elsene.
|
||||||

