Kwame Nkrumah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kwame Nkrumah

unua prezidento de Ganao
Naskiĝo 21-a de septembro 1909
en Nkroful, Ora Marbordo
(nuntempa Ganao)
Morto 27-a de aprilo 1972
en Bukareŝto, Rumanio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Kwame NKRUMAH (21-a de septembro 190927-a de aprilo 1972, membro de la Britmonarka Privata Konsilantaro)[1] estis la unua prezidento de Ganao kaj ankaŭ ŝtatestro de la antaŭa politika ento nome Ora Marbordo el 1951 al 1966. Konsiderinte la landan sendependecon for el la britia koloniismo en 1957, Nkrumah estis la unua Prezidento de Ganao kaj ankaŭ la unua ĉefministro de Ganao. Kiel influa partiano de la 20a-jarcenta tutafrikismo, li estis fouda membro de la Organizaĵo por Afrika Unueco kaj ricevis la Leninan Pacpremion en 1963. Fakte li mem vidis sin kiel afrika Lenino.[2]

Li estis unu el la plej influaj partianoj de la tutafrikismo kaj unu el plej prestiĝaj gvidantoj de Afriko en la 20-a jarcento. Li komencis sian politikan karieron en Eŭropo kaj Usono, kie li fondis diversajn tutafrikismajn movadojn, en studentaj cirkloj, defendante la rajton de afrikanoj havi propran regadon. Post sia reveno al la teritorio tiam nomata Ora Marbordo, kontrolata de la brita potenco, li fondis la Partion de la Kunveno de la Popolo kaj komencis kampanjon de protestoj, kiuj kaŭzis lian plurfojan enkarcerigon.

Nkrumah defendis vojon de modera socialismo, memregado kaj senkoloniigo. Li estis elektita la unua prezidento de sia lando, kiun li renomigis kiel Ganao. En 1966 li suferis puĉon, dum li faris oficialan vojaĝon al Ĉinio kaj Vjetnamio, la 24-an de februaro 1966. Li neniam plu revenis al sia lando, kaj mortis ekzilite en Rumanio, kie li estis enhospitaligita.

Infantempo kaj edukiĝo[redakti | redakti fonton]

Nkrumah venis el la popolo Akan, kaj naskiĝis kiel Francis Nwia Kofi Ngonloma oficiale la 21-an de septembro 1909[3][4] en la vilaĝo Nkroful en sud-okcidento de nuntempa Ganao.[5][6] Li estis filo de or-forĝisto kaj etkomercistino.

Li frekventis katolikan misian lernejon kaj fariĝis, havante proksimume 17 jarojn, helpinstruisto. Ekde 1925 al 1935 li frekventis la kolegion Achimota en Accra[1][7] kaj poste tie ankaŭ instruis. Dum la venontaj kvin jaroj li laboris kiel instruisto en kelkaj lernejoj en Ora Marbordo kiaj ĉe katolikalernejo en Axim, dum li ŝparis monon por pluigi sian edukadon en Usono. En 1935, Nkrumah veturis el Takoradi, Ora Marbordo, al Liverpool, Anglio, kaj al Londono, kie li postulis kaj ricevis sian studentan vizon el la Usona Ambasadejo. Kiam li estis ankoraŭ en Londono fine de 1935 li aŭdis novaĵojn pri la Invado de Abisenio fare de la faŝisma Italio, okazaĵo kiu kolerigis la junan Nkrumah. Tio kondukis lin en sia politika kariero.

En oktobro de 1935 li translokiĝis al Usono (el Liverpulo), helpe de parenco kiu estis riĉiĝinta en la komerco pri diamantoj kaj oro. Li aliĝis al la Linkolna Universitato (Pensilvanio). Li atingis baĉelor-diplomon pri arto kaj nacia ekonomiko en 1939 kaj en teologio en 1942. Nkrumah faris ankaŭ sian sciencan gradon en edukado (pedagogio) el la Universitato de Pensilvanio en 1942, kaj poste sian M.A. en filozofio en 1943. Dum li prelegis pri politika scienco ĉe la Linkolna Universitato, li estis elektita prezidento de African Students Organization of the United States and Canada. Kiel subgrada studento ĉe la Linkolna Universitato, li partoprenis almenaŭ en unu studenta teatra produktado, kaj li publikigis eseon pri eŭropaj registaroj en Afriko en la studenta gazeto nome The Lincolnian.[8]

Dum sia estado en Usono, Nkrumah ankaŭ ĉeestis en la pornigrulaj presbiteriismaj preĝejoj en Filadelfio kaj en Novjorkio.[9] Li legis librojn pri politiko kaj teologio, kaj tutorigis studentojn en filozofio. Nkrumah trafis la idearojn de Marcus Garvey kaj en 1943 trafis kaj ankaŭ komencis longan korespondadon kun la marksisto el Trinidado nome C. L. R. James, ekzilito el Rusio nome Raya Dunayevskaya, kaj la ĉin-usona Grace Lee Boggs, ĉiuj el kiuj estis membroj de la uson-baza grupo de la trockiismaj intelektuloj de la tendenco Johnson-Forest. Nkrumah poste agnoskis, ke James instruis al li pri "kiel funkcis subgrunda movado". La asocio de Nkrumah kun tiuj radikaloj vokis la atenton de la FBI, kaj li estis metita sub vigladon en la komenca parto de 1945.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Kwame Nkrumah sur poŝtmarko de Sovetunio.

En Londono li pli kaj pli engaĝiĝis politike kaj publikige. En 1945 li kunorganizis la 5-an tutafrikan kongreson en Manchester. En 1947 denove en Ora Marbordo li iĝis ĝenerala sekretario de UGCC (United Gold Coast Convention). Dum la 1948-aj ribeloj li iĝis landfama heroo kaj malliberiĝis unuafoje. En 1949 li fondis la pli radikalan CPP (Convention People’s Party).

En marto 1952 li iĝis ĉefministro de la kronkolonio Ora Marbordo, al kiu li donis en 1957 la nomon Ganao. Samjare li edziĝis al la egiptino Fathia Helen Ritzk.

Prezidento de Ganao[redakti | redakti fonton]

Kiam Kwame Nkrumah fariĝis prezidento, li konfrontiĝis kun multe da problemoj. La ekonomio estis orientita precipe je la interesoj de la brita kolonia potenco. Li provis fari sian landon ne nur dependa de la kultivado kaj eksporto de kakao. Tiutempe Ganao estis la lando kun la plej altaj kvotoj de eksportado de kakao, sed ne havis propran industrion por plulaborigi kakaon. La registaro plibonigis la strataron kaj pligrandigis la havenojn. La agrikulturado fariĝis pli diverseca.

Nkrumah proklamis la unuecon de Afriko kaj alvokis la afrikanojn senkoloniiĝi, aukaŭ kontraŭ novkoloniismo.

Puĉo[redakti | redakti fonton]

Dum Nkrumah en 1966 vizitis Ĉinion, la National Liberation Council puĉis. Laŭ ĝi, la registaro de Nkrumah gvidis Ganaon en ekonomian kaoson kaj Nkrumah trompis la ŝtaton. Nkrumah iris al Gvineo en ekzilon. Li mortis en Bukareŝto en 1972.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Towards Colonial Freedom
  • What I mean by Positive Action, Accra 1949
  • Ghana. Autobiography of Kwame Nkrumah, 1957, nova eldono 1970
  • I speak of Freedom: a Statement of African Ideology, (Novjorko 1964)
  • Africa must unite (1963, reeldonita ĉe Panaf)
  • Consciencism. Philosophy and Ideology for Decolonization and Development (ĉe Heinemann 1964, kun gravaj ŝanĝoj en 1970 ĉe Panaf)
  • Neocolonialism, the last stage of Imperialism, 1965
  • Challenge of the Congo, 1967
  • Dark Days in Ghana, Novjorko 1968
  • Handbook of Revolutionary Warfare, 1968
  • The Big Lie, 1968
  • The Struggle Continues,1968
  • Two Myths enhavas African Socialism revisited kaj The Myth of the Third World

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 An Encyclopedic Dictionary of Conflict and Conflict Resolution, 1945-1996. 
  2. Mazrui 1966, p. 9: "There is little doubt that, quite consciously, Nkrumah saw himself as an African Lenin. He wanted to go down in history as a major political theorist—and he wanted a particular stream of thought to bear his own name. Hence the term 'Nkrumahism'—a name for an ideology that he hoped would assume the same historic and revolutionary status as 'Leninism'."
  3. Rulers - Appiah Kofi. Lists of heads of state and heads of government. Alirita 2007-03-24.
  4. Asante Fordjour (6a Marto 2006). Nkrumah And The Big Six. Alirita 29 August 2013.
  5. Kwame Nkrumah Biography. Alirita 31a Julio 2011.
  6. (2005) Kwame Nkrumah's Liberation Thought: A Paradigm for Religious Advocacy in Contemporary Ghana. 
  7. Susan Altman, The Encyclopedia of African-American Heritage, Chapter M, p. 179.
  8. special Collections and Archives, Lincoln University.
  9. Education For Leadership: The Vision of Kwame Nkrumah. Alirita 2012-01-09.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paulin Hountondji: Das Ende des ‚Nkrumahismus‘ und die (Wieder-)Geburt Nkrumahs. In: ders., Afrikanische Philosophie. Mythos und Realität. Berlin: Dietz Verlag 1993.
  • Samuel G. Ikoku: Le Ghana de Nkrumah. Autopsie de la Ire République (1957-1966). (Traduko de: Mission to Ghana, far Yves Bénot). Maspero, Parizo 1971. 234 p.
  • Christian Kohrs: Nkrumah-Rawlings. Eine Annäherung an das politische Denken zweier ghanaischer Staatsmänner. Books on African Studies, 2001
  • Birmingham, David (1998). Kwame Nkrumah: The Father of African Nationalism. Athens: Ohio University Press. ISBN 0-8214-1242-6.
  • Davidson, Basil (2007) [1973]. Black Star: A View of the Life and Times of Kwame Nkrumah. Oxford, UK: James Currey. ISBN 978-1-84701-010-0.
  • Defense Intelligence Agency, "Supplement, Kwame Nkrumah, President of Ghana", 12a Januaro 1966. Supplement, Kwame Nkrumah, President of Ghana
  • James, C. L. R. (1977). Nkrumah and the Ghana Revolution. London: Allison & Busby. ISBN 0-85031-461-5.
  • Mazrui, Ali (1966). "Nkrumah: The Leninist Czar". Transition (26): 8–17. JSTOR 2934320.
  • Mwakikagile, Godfrey (2006). "Nyerere and Nkrumah: Towards African Unity". Nyerere and Africa: End of an Era (Third ed.). Pretoria, South Africa: New Africa Press. pp. 347–355. ISBN 0-9802534-1-1.
  • Poe, D. Zizwe (2003). Kwame Nkrumah's Contribution to Pan-African Agency. New York: Routledge. ISBN 0-203-50537-9.
  • Sanders, Charles L. (Septembro 1966). "Kwame Nkrumah: the Fall of a Messiah". Ebony (Usono). [1]
  • Tuchscherer, Konrad (2006). "Kwame Francis Nwia Kofie Nkrumah". In Coppa, Frank J. Encyclopedia of Modern Dictators. New York: Peter Lang. pp. 217–20. ISBN 0-8204-5010-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]