Julius Nyerere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Julius Kambarage Nyerere
Julius Nyerere 1977.jpg
Prezidento de (ŝtato): Tanzanio
Ŝtatestro: de 29-a de oktobro 1964 ĝis 5-a de novembro 1985
Antaŭulo: Ne estis
(unua prezidento)
Posteulo: Ali Hassan Mwinyi
Naskiĝdato: 13-a de aprilo 1922
Naskiĝurbo: Butiama, Tanganjikio
Mortdato: 14-a de oktobro 1999
Morturbo: Londono, Grandbritio
Profesio: ekonomikisto, historiisto kaj politikisto
Politika partio: Chama Cha Mapinduzi

Julius Kambarage NYERERE (slanga pseŭdonomo: mchonga) (* 13-a de aprilo 1922 en Butiama (proksime al la orienta bordo de Viktoria Lago); † 14-a de oktobro 1999 en Londono) estis tanzania politikisto. Li estis la unua prezidento de Tanzanio kaj gvidis la landon de 1964 ĝis 1985.


Lernado[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel tribestrido de Zanaki-popolo proksime de Viktoria-lago. Li estis lernejano en Musoma (Government Primary School), sukcesante fini la kvarjaran lernprogramon ene de nur tri jaroj, plulernante en Tabora (Tabora Government School). Li ricevis stipendion por studi en Kampala, Ugando ĉe Makerere universitato kaj finis studadon per diplomo de instruisto.

Reveninte li dum tri jaroj instruis biologion kaj la anglan en Tabora (St. Mary’s Secondary School). En 1949 li ricevis stipendion por universitata studado en Britio (li estis la unua tanganjikia studento en Eŭropo). De 1949 ĝis 1952 li studis ĉe la universitato de Edinburgo kaj finis per magistro en ekonomiko kaj historio.

Politika vivo[redakti | redakti fonton]

En 1954 li fondis Tanganyika African National Union (TANU). En 1960 li iĝis ĉefministro. Post la sendependiĝo de Tanganjikio li elektiĝis kiel unua ŝtatprezidento en 1962. En aprilo 1964 li gvidis la unuiĝon de Tanganjikio kaj Zanzibaro al la nova ŝtato Tanzanio.

En la deklaro de Arusha, 1967 Nyerere skizis la koncepton de afrika socialismo. Kiel ŝtatprezidento li instigis la malprivatigon de bankoj kaj aliaj entreprenoj, li postulis la refondiĝon de socialismaj vilaĝkomunumoj (Ujamaa) kaj reformigis la sistemon de lernejoj.

Kompreninte ke la Tanzania ekonomio ne funkciis li tamen ne volis mem gvidi la landon laŭ sistemo de libera merkato, Nyerere demisiis kiel prezidento en 1985, sed restis prezidento de la partio CCM (Chama Cha Mapinduzi, "La Partio de la Revolucio"). Dum la adiaŭa parolado al sia popolo Nyerere komentis sian politikon de Ujamaa: "Mi fiaskis. Ni koncedu tion." [1]

Julius Nyerere estis - kune kun la jugoslavia prezidento Tito, la egipta ŝtatestro Nasser, la barata ĉefministro Nehru kaj la indonezia prezidento Sukarno - eksponento de la Senalianca Movado.

Ĝis sia morto en 1999 Nyerere aktivis kiel negocianto por paco en Afriko. Danke al lia politiko Tanzanio ne suferis intercivitanan militon.

Krome[redakti | redakti fonton]

Li estis amiko de naturprotektado kaj amiko de germana naturaktivisto Bernhard Grzimek. En 1983 Nansen-premio estis aljuĝita al Nyerere.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

1976: „Dum malriĉaj nacioj kiel Tanzanio batalas por jenaj ŝanĝoj de strukturoj en la monda ekonomia sistemo, sen kiuj niaj propraj penoj pri disvolvado neniiĝus, ni devas konstati ke la usona ekonomia potenco viciĝas sur la kontraŭa flanko, nome sur la flanko de la daŭrigata ekspluato de niaj landoj.“

1977: „Al la malriĉaj landoj oni diras, ke ili laboru pli streĉe, produktu pli kaj tiam ili kapablus, mem superi sian malriĉecon. … Ni rigardu la kazon de sisalo - antaŭe ĝi estis la plej grava Tanzania eksport-produkto - kaj faru rilaton al la prezo de traktoroj: en 1965 mi povis aĉeti unu traktoron kontraŭ 17,25 tunoj da sisalo, post nur 7 jaroj, en 1972 la sama traktoro kostis jam 47 tunojn da sisalo. … La riĉaj landoj pliriĉiĝas, ĉar ilia ekonomia forto donas al ili pli da ekonomia potenco, la malriĉaj landoj restas malriĉaj, ĉar ilia ekonomia malforto faras ilin marionetoj en la manoj de la aliaj.“


Verkoj de Julius K. Nyerere[redakti | redakti fonton]

(en angla / germana traduko)

  • 1966: Freedom and Unity. A Selection from Writings and Speeches 1952-65. Dar es Salaam.
  • 1968: Freedom and Socialism. A Selection from Writings and Speeches 1965-1967. Dar es Salaam.
  • 1968: Ujamaa. Essays on Socialism. Dar es Salaam.
  • 1973: Freedom and Development. A Selection from Writings and Speeches
  • 1977: Bildung und Befreiung. Texte zum Kirchlichen Entwicklungsdienst 14. Frankfurt.

(tradukoj el la angla en la svahilan)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. La anglalingva Wikipedia donas ĉi-citaĵon laŭ artikolo de Karl Maier: "Into the House of the Ancestors" en: New York Times (1998), kiu ne estas publike libere alirebla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]