Musoma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Musoma
urbo • limurbo • urbego
Administrado
Lando  Tanzanio
Demografio
Loĝantaro 103 497  (2002) [+]
Geografio
Geografia situo 1° 30′ S, 33° 48′ O (mapo)-1.506944444444433.804166666667Koordinatoj: 1° 30′ S, 33° 48′ O (mapo) [+]
Alto 1 200 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Musoma (Tanzanio)
Musoma (Tanzanio)
DEC
Musoma
Musoma
Situo de Musoma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Musoma [+]
vdr

Musoma estas urbo en la nord-okcidento de Tanzanio, ĉefurbo de la regiono Mara. Ĝiaj koordinatoj estas 1° 29′ 40″ S 33° 48′ 8″ O / 1.49444 °S, 33.80222 °O / -1.49444; 33.80222 (mapo). Ĝi situas ĉe la suda flanko de fjordeto de Viktoria Lago kaj havas 103.497 loĝantojn (2005-01-01).

Norde de la urbo eta duoninsulo etendiĝas en la lagon; de ĝi devenas la nomo de la urbo (svahile: duoninsulo). Apud la urbo en la lagon fluas rivero Mara.

Musoma posedas praman havenon (precipe por atingi urbeton Kinesi aliflanke de la fjordo) kaj flughavenon, sed la trafiko ne estas granda. Fervoja ligo ne ekzistas, sed regulaj busoj al Mwanza, Arusha kaj Kenjo. Kvankam proksimas Nacia Parko Serengeti, turismo ne viglas.