Mbeya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Mbeya.
Mbeya
urbo • ward of Tanzania
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 8° 54′ S, 33° 27′ O (mapo)-8.933.45Koordinatoj: 8° 54′ S, 33° 27′ O (mapo) [+]
Alto 1 700 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Mbeya (Tanzanio)
Mbeya (Tanzanio)
DEC
Mbeya
Mbeya
Situo de Mbeya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mbeya [+]
vdr

Mbeya estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de la samnoma regiono Mbeya. Laŭ la censo de 2002 ĝi havis ĉirkaŭ 290.000 loĝantojn; ĝi estas inter la dek plej grandaj urboj de la lando.

La urbo situas en alto de ĉirkaŭ 1.700 metroj super marnivelo; ĝiaj koordinatoj estas 8° 54′ S 33° 26′ O / 8.900 °S, 33.433 °O / -8.900; 33.433 (mapo). Ĝi distancas ĉirkaŭ 80 km de la trilanda punkto inter Tanzanio, Malavio kaj Zambio (sud-okcidente), kaj 90 km de Malavia Lago (sud-oriente).

Mbeya ekestis el vilaĝa setlejo ĉirkaŭ la jaro 1905, kiam oni komencis mini oron en la regiono. Ĝi situas ĉe fervojo TAZARA kaj ĉe la aŭtovojo inter Tanzanio kaj Zambio kaj do estas bone ligita al la havena urbo Daresalamo, ĉirkaŭ 900 km oriente. Ankaŭ ĝia interna infrastrukturo (elektra, telefona, akva retoj) estas sufiĉe bona.