Sisalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Agavoj
sisalo
Sisalo (Agave sisalana))
Taxonomio
klaso: unukotiledonaj (Liliopsida)
ordo: asparagaloj (Asparagales)
familio: agavacoj (Agavaceae)
genro: agavo (Agave)
specio: Sisalo (Agave sisalana)
sisal-fibroj

Sisal (Agave sisalana Perrine) ankaŭ nomata sisal-agavo, estas unu el la ĉ. 136 agavo-specioj.

Ĝi devenas el la sekaj teritorioj de la meksika altebenaĵo kaj estis nomumita post havenurbo Sisal ĉe Golfo de Meksiko. La folioj povas longi 2 metrojn, la trunko altas maks. 1 metron. Sisalo povas vivi 12 jarojn kaj evoluigas en la lasta vivjaro grandegan, infloreskon kelkfoje altan de 6-metroj. La floroj grandas 6 cm kaj estas verdaj kun brune punktitaj florfolioj. Ĝi produktas ĉiujare 15-20 foliojn. La plimultiĝo okazas vegetative aŭ per infloreskaj burĝonoj.

Kultivado kaj prilaboro[redakti | redakti fonton]

Oni povas unuafoje detranĉi la plej subajn foliojn (longajn de 2 m) post la kvina jaro kaj poste en ĉiu dua ĝis kvara jaro. Post la maŝina aŭ permana detranĉado de la folioj, oni lavas, sekigas, batas kaj brosas la fibrojn. Post la sekigo restas nur 4% el la originala folipezo. La sisalfibro aspektas blanke, la el ĝi pretigitaj ŝnuroj povas etendiĝi ankoraŭ je 20%. Ĉar temas pri naturfibro, oni povas trakti ĝin monŝpare, per kompoŝtado. Hodiaŭ oni produktas sisalon ĉefe en Brazilo, Kenjo, Tanzanio kaj Madagaskaro.

La sisal-mondproduktado estis en 1989 ĉ. 426.000 t (en 1977 estis 471.000 t).

Apliko[redakti | redakti fonton]

El la kruda materialo oni produktas ŝipoŝtopaĵon, sandalojn, ŝnurojn, piedmatojn, retojn, tapiŝojn, pendmatojn, meblomaterialojn, dartodiskojn kaj antaŭ ĉio bendofadenojn.

kanabo