Traktoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Traktoro
Fiat 566
Armea traktoro - tirilo de kanonoj

Traktoro estas motorhava, grandpovuma, etrapida veturilo sur pneŭmatikaj radojraŭpoj (raŭpotraktoro aŭ ĉenbenda traktoro) por agrikulturo. Traktoroj estas uzataj ankaŭ por treni ŝarĝveturilojn kaj por fari enurbajn laborojn (fosado de kavoj, purigo de stratoj ka.).

La unuaj traktoroj evoluis fine de la 19-a jarcento, el moveblaj kaj fiksaj vapormaŝinoj de la agrikulturaj mastrumejoj. En la 1890-aj jaroj oni tiris jam plugilon per vapormaŝino. La unuan benzinmotoran agrikulturan maŝinon faris la forĝisto John Froehlich (1892) en Iowa. La unua sukcesa serioprodukta firmao estis tiu de C. W. Hart kaj C. H. Parr en Iowa, Charles City. Dum la unua mondmilito, la usona Holt-traktoro servis kiel ekzemplo por la britaj kaj francaj tankoj.

La hodiaŭaj traktoroj moviĝas per benzino, dizeloleo, kerozeno, fluida propangaso. La movan forton transdonas kardana ŝafto al la 8–10-grada rapidŝanĝilo kaj per diferencialo al la du postaj, grandaj radoj. La motoro havas la povumon de min. 120 ĈP.

La radaj traktoroj havis komence ŝtalan radon, la pneŭo aperis ekde 1932.

La ĉenbendaj traktoroj pro la malgranda grundopremo (je surfaco) estas uzeblaj sur lozaj aŭ gluaj grundoj.

Ekzistas ankaŭ traktoroj, ĉe kiuj ĉiu rado estas pelata. Ili estas uzeblaj eĉ sur tiuj grundoj, kiel eĉ ĉenbendaj, pneŭaj traktoroj jam ne.

Specoj de traktoroj estas:

kaj aliaj.