Benzino
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 28 Sep. 2011.
4 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Benzinstacio en Germanio
Benzino estas brulaĵo por aŭtomobiloj, nepura substanco, miksaĵo el pluraj nedifinitaj likvaj hidrokarbidoj, ektraktata preskaŭ nur el petrolo post distilado. Ĝi uzatas kiel solvilo aŭ kiel brulaĵo en motoroj. Oni povas aĉeti ĝin kiel fuelon en benzinstacioj kaj poste plenigi per tio la benzinujon aŭ benzinkruĉon.
Oni liveras la benzinon for de la rafinejo per specialaj trasportiloj: cisternokamiono, cisternoŝipo, cisternovagono.
Kreskantaj prezoj instigas konsumantojn ekpensi pri benzinaĉeto en grupo.
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
- Bioetanolo
- Dizeloleo
- Elektra veturilo
- Eksplodmotoro
- Hibrida veturilo
- Naftorafinejo
- Singaso-sunreaktoro

