Brulaĵo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Brulaĵo (malofte nomata fuelo) estas materialo kiu produktas energion per fizikaj aŭ ĥemiaj reakcioj. La vorto brulaĵo estas pli uzata por ĥemiaj reakcioj, ĉefe oksidado, sed ambaŭ povas esti konsiderataj sinonimoj en pli ampleksa senco. Kiam la procezo okazas en motoro, oni ankaŭ uzas la vorton karburaĵon.

Fuelo estas kemia materio, kies energienhavon oni plejofte utiligas per bruligo aŭ aliaj energitransmutaciaj formoj por produkti energion aŭ forpeladon en teknikaj sistemoj. Fuelojn oni uzas ofte en formoviloj (veturilo, ŝipo, raketo). Ĉar ili estas kunprenendaj, oni plejofte utiligas materiojn kun alta energikompakteco.

Oni ankaŭ uzas tiujn esprimojn en la kazo de nuklea energio, por nomi la uranion aŭ la plutonion, kvankam striktasence neniu brulado okazas en tiu procezo.

Bulo de terkarbo
Bulo de terkarbo

Enhavo

[redaktu] Listo de brulaĵoj

[redaktu] Solidaj

[redaktu] Likvaj

[redaktu] Gasaj

Evoluo de la prezoj de karburaĵoj en Germanio depost 1950
Evoluo de la prezoj de karburaĵoj en Germanio depost 1950

[redaktu] Vidu ankaŭ


Kemio
Ĉi tiu artikolo pri "Brulaĵo" ankoraŭ estas ĝermo pri kemia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.