Biodizeloleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Biodizeloleo

Biodizeloleo estas biomasa brulaĵo (biobrulaĵo), farita el naturaj vegetalaj (inkludante algaj) aŭ animalaj grasaĵoj kaj oleoj, ne el petrolo. Ĝi povas esti uzata en dizelolaj motoroj.

Ĝi estas favorita de ekologiistoj pro ties daŭrivo kaj tre malplia poluo, ĉefe rilate 1° kombinaĵoj malutilaj je sano 2° forceja efiko, acidaj pluvoj, kaj malkonstruo de ozon-tavolo. Ankaŭ ekonomiaj, kaj politikaj kialoj ludas, ĉar ĝi eblas la landon kiu uzas ĝin produkti ĝin sur sia propra grundo, kaj tiel esti malpli dependanta de nafto-merkato, kaj ankaŭ minaco de ties venonta elĉerpiĝo.

Preskaŭ ĉiujn vegetalajn oleojn eĉ nemanĝeblajn oni povas uzi por produkti biodizeloleon. En Brazilo, la ĉefa fonto al tio estas ricinosemo.

Danĝeroj[redakti | redakti fonton]

Aŭtobuso uzanta sojfaban biodizeloleon

Jeffrey Dukes, usona biologo (University of Utah), kalkulis en 2003, ke la ĉiujare forbrulita fosilia brulaĵo estas produktebla el 400-obla biologia kapacito de la tero (el 98 tunoj da organika materialo unu galjono da biodizelo). Tiel simple neeblas la eŭropa celo de 20 % je biofuelo.

En Indonezio oni rapidege forhakas arbarojn por planti olepalmojn, tio kaŭzas gravajn damaĝojn en la medio.

Kvankam tiuj informoj ne estas tute nediskutindaj, ĉar vere estas intereso de naftindustrio pri la neebleco de la projekto. Alie, ĉar la ĉefaj produktantoj de biodizeloleo estas tropikaj landoj, multaj homoj, ĉefe industriistoj kaj politikistoj, de Eŭropo, Japanio kaj Usono temas pri la estonta dependo de importado de biodizeloleo kaj alkoholo kiel okazas hodiaŭ al nafto kaj preferas daŭron de serĉo pri energifontoj produkteblaj en siaj landoj, kiel hidrogeno, ekzemple.

Vere, biodizeloleo kaj alkoholo estas bonaj por landoj kiel Brazilo, kiuj produktas ilin, sed estas eble netaŭgaj por neproduktantaj landoj. Sed, eble, en la estonto, ne estos nur unu anstataŭanto al nafto, sed multaj.

Teknikaj normoj[redakti | redakti fonton]

Sojfaboj estas uzataj kiel fonto de biodizeloleo

La komuna internacia normo por biodizeloleo estas EN 14214.

La normoj garantias la sekvajn gravajn faktorojn:

Bazaj industriaj pruvoj por determini se la produktoj akordas kun la normo, inkluzivas tipe kromatografion, por pruvi la plej gravajn faktorojn eksponitajn supre. Pli kompletaj pruvoj estas pli malmultekostaj. Biodizeloleo kiu sekvas la normojn pri kvalito estas tre ne-toksa, kun toksa takso (LD50) pli granda ol 50 mL/kg

Plantolea importo de Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

  • 2004/2005-a sezono (ekde oktobro ĝis septembro): 7,8 milionoj da tunoj
    • 4,4 milionoj da palmoleoj (en tunoj)
  • 2005/2006-a sezono: 8,75 milionoj da tunoj
    • 28.000 tunoj da kolzoleo
    • 4,9 milionoj da palmoleo (en tunoj)
    • 250.000 tunoj da kolzoleo (grandparte el Nord-Ameriko)

En 2005 Eŭropa Unio ŝajnas iĝi neta importanto de sojoleo, ĝis tiam ĝi estis eksportisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]