Tergaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monda produktado de tergaso

Tergaso, aŭ natura gaso[1], estas flamebla gaso, kiu troviĝas en subteraj naturaj deponejoj. Ĝi ofte aperas kun nafto, ĉar ili samforme estiĝas.

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estiĝis antaŭ jarmilionoj kiel natura gaso el putriĝantaj bestoj, kiuj sedimentiĝis subakve en ŝlimo. Tie inter senaeraj cirkonstancoj estiĝis la tergaso kaj nafto.

Kemio[redakti | redakti fonton]

La kemia konsisto estas tre diversa, sed la ĉefa parto ĉiam estas metano. La tergaso ofte entenas grandan kvanton je pli pezaj karbonhidrogenoj (oni nomas tion tiam malseka tergaso, sed tio havas nenian rilaton al ankaŭ estanta akvovaporo) kaj aliaj gasoj. Ankaŭ troviĝas en tio sulfurdihidrogeno (H2S), kiun oni forigas el la tergaso per sensulfurigo. Grandan valoron havas tiuj tergasoj, kiuj entenas ĝis 7 procentoj heliumon. Tiuj estas la ĉefaj fontoj por heliuma produkto.

Oni povas la tergason transformi per teknikaj metodoj al alia agregata stato, kiu ebligas transporton sen naftodukto. Plej grava metodo estas la malpliigo de la volumeno.

Tergaso kiel energiaĵo por transportiloj[redakti | redakti fonton]

Tergaso uzatas jam de jaroj kiel energiaĵo por la transportiloj. Ĉe la benzinstacioj, la tergasoj aĉeteblas kiel H-gaso (el la angla: High Gas) kaj L-gaso (el la angla: Low Gas), kiam H-gaso enhavas pli grandan energio-entenon ol L-gaso. La energioenteno de 1 kg je tergaso (H-gaso) egalas al ĉ. 1,5 litro da benzino kaj al 1,33 litro da dizelo. Januare en 2004 estis ĉ. 19.200 transportiloj en Germanio, kiuj estis movataj per tergaso. Ĉ. 400 benzinstacioj havis tiutempe ekipaĵojn por plenigi la ujon. Krom tergaso, uzeblas ankaŭ likva gaso kiel energiaĵo.

Transporto kaj foruzo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2003 oni uzis tutmonde 2.470 Mrd. m³ tergason. Per tio la tergaso kovras la 25% de la monda energia bezono. Ĉar la tergaso estas deponita laŭregule sub granda premo, la transportado okazas mem, se la deponejo malfermiĝas. Proporcio de la monda tergasa transporto en 2003:

La monde konataj tergas-stokoj estis fine de 2003 ĉ. 154.000 Mrd. m³. La taksita divido:

Laŭ kalkuloj el 2003 tio sufiĉas por 70 jaroj.

Prizorgo en Germanio[redakti | redakti fonton]

Oni ŝanĝis la gasan prizorgon de urba gaso al tergaso en Germanio en la 80-aj, 90-aj jaroj. La pli malalta denso de tergaso kaŭzis pli malgrandan gas-filtradon. La tergaso estas senodora, tiel oni odorigis ĝin per tetrahidrotiofeno, kies forta odoro similas al putriĝinta ovo.

En Germanio la uzo de tergaso en la tuta energio-foruzo estis ĉ. 22,5%. En la jaro 2003 estis hejtitaj ĉ. 47% de la germanaj loĝejoj per tergaso. Al Germanio, eksportas per transeŭropaj naturgas-duktoj: Rusio 32%; Norvegio 26%; Nederlando 19%.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iuj konsideras, ke la vorto natura gaso estas pli ĝenerala termino, kiu entenas samfoje la nociojn de tergaso, marĉa gaso kaj biogaso

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Retpaĝoj[redakti | redakti fonton]