Slochteren
| Komunumo Slochteren | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
|||||
![]() |
|||||
| Provinco | Groningen | ||||
| Urbestro | drs. C.L.H.B. Verstegen | ||||
| Ĉefloko | Slochteren | ||||
| Areo - Tero - Akvo |
158,84 km² 152,28 km² 6,56 km² |
||||
| Loĝantaro - Loĝdenso |
14.933 (1-a de januaro 2005) 98 loĝ./km² |
||||
| Geografia situo | 53°13' N 6°48' E | ||||
| Gravaj trafikaj arterioj | N33, N387 | ||||
| Retnumero | 050, 0596, 0598 | ||||
| Poŝtkodo | 9615-9629, 9939 | ||||
| Oficiala retejo | www.slochteren.nl | ||||
Slochteren (53° 13′ N; 06° 48′ E Mapo)
(loĝantoj je la 1-a de januaro 2005: 14.933, fonto: CBS) estas komunumo en norda Nederlando, en la provinco Groningen. La komunumo havas areon de 158,84 km² (de kiu 6,56 km² akvo). La Schildmeer nun estas la ununura granda lago en ĉi tiu komunumo. Meerstad, nova loĝkvartalo ĉirkaŭ nova lago estos konstruota inter Slochteren kaj Groningen.
La komunumo estas konata pro ĝia gasproduktado. La gasveziko de Slochteren entenas 1032 miliardojn m³ da tergaso, tio estas du triono de la nederlanda gasrezervaĵo.
La komunumo Slochteren havas ŝoseranda (fakte kanalranda) domvicokonstruado kiu pli-malpli sekvas sablodorson kiu estas restaĵo de la glaciepoko. Aliaj restaĵoj de tio oni trovas en la formo de glaĉerkavoj kaj silikargiladorso en Schildwolde. Sur ĉi-lasta loko estas konstruita la Juffertoren (Fraŭlinoturo), unika pro ĝia tutmasonita turpinto.
Subdivido [redakti]
La komunumo Slochteren konsistas el la sekvaj vilaĝoj: Froombosch, Harkstede, Hellum, Kolham, Lageland, Luddeweer, Overschild, Scharmer, Schildwolde, Siddeburen, Slochteren, Steendam, Tjuchem, Woudbloem.
Publika transporto [redakti]
La sekvaj buslinioj prizorgas la publikan transporton en la komunumo Slochteren:
- linio 43: Siddeburen - Wagenborgen - Woldendorp - Delfzijl
- linio 44: Harkstede - Froombosch - Sappemeer - Hoogezand - Zuidlaren - Vries
- linio 49: Siddeburen - Zuidbroek - Veendam
- linio 78: Appingedam - Steendam - Siddeburen - Hellum - Schildwolde - Slochteren - Froombosch - Kolham - Scharmer - Harkstede - Groningen
- linio 178: Appingedam - Steendam - Siddeburen - Hellum - Slochteren - Froombosch - Kolham - (rapidservo) - Groningen; kelkaj veturoj ne tra Froombosch kaj Kolham
- kvartalbuso 96: Appingedam - Steendam - Tjuchem - Meedhuizen - Delfzijl
- kvartalbuso 98: Appingedam - Overschild - Ten Boer
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
|
|
|---|---|
|
Appingedam | Bedum | Bellingwedde | Delfzijl | Eemsmond | Groningen | Grootegast | Haren | Hoogezand-Sappemeer | Leek | Loppersum | De Marne | Marum | Menterwolde | Oldambt | Pekela | Slochteren | Stadskanaal | Ten Boer | Veendam | Vlagtwedde | Winsum | Zuidhorn |
|
| Nederlando | Provincoj | Komunumoj | |
