Hidrogena sulfido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hidrogena sulfido
Hidrogena sulfido
Plata kemia strukturo de la
Hidrogena sulfido
Hidrogena sulfido
Tridimensia kemia strukturo de la Hidrogena sulfido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Sulfida acido
Kemia formulo
H2S
CAS-numero-kodo 7783-06-4
ChemSpider kodo 391
PubChem-kodo 402
Merck Index 15,4837
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora gaso kun malbona odoro, alte toksa
Molmaso 34,076g mol−1
Denseco 1,363g/cm−3
Fandpunkto −82
Bolpunkto −60
Refrakta indico  1,307
Acideco (pKa) 7
Ekflama temperaturo −82,4
Solvebleco Akvo:solvebla
Mortiga dozo (LD50) 20 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H220, H280, H330, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P260, P271, P273, P284, P304+340, P310, P320, P377, P381, P391, P403, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Hidrogena sulfidoSulfida acido - kiu havas la kemian simbolon H2S - estas senkolora, venena kaj gasforma kemia kombinaĵo. Ĝi kaŭzas la karakterizan fiodoron de la putriĝanta ovo. Ĝi solviĝas en akvo, la akva solvaĵo estas acideta, dum longa senmoviĝo de la solvaĵo, la sulfuro precipitiĝas.

Ĝi estas forte venena, ĉar malhelpas la oksigen-liveron de la eritrocitoj. ĝi facile ekbrulas kaj forbrulas dum ĉeesto de oksigeno al akvo kaj sulfuro. El saloj de pezaj metaloj formas nesolveblajn metal-sulfidojn. Tion oni uzas en kemia analizo de solvaĵoj.

La hidrogena sulfido ofte aperas en vulkanaj gasoj, sulfuraj kuracbanejoj kaj kiel malkombinaĵoj de proteinoj. Ĝi ankaŭ estiĝas per gasigo de bruna karbo, el tio oni produktas elementan sulfuron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]