Tritionata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tritionata acido
Kemia strukturo de la
Tritionata acido
3D Kemia strukturo de la
Tritionata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrogena tritionato
  • Tritionato de hidrogeno
Kemia formulo
H2S3O6
CAS-numero-kodo 27621-39-2
ChemSpider kodo 478
PubChem-kodo 492
Fizikaj proprecoj
Molmaso 194,21028 g mol−1
Denseco 2,44 g/cm3[1]
Refrakta indico  1,7
Sekurecaj Indikoj
Risko R26
Sekureco S36 S37 S38
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj|datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tritionata acido, hidrogena tritionatoH2S3O6 estas neorganika sulfura okso-acido, ekzistanta nur en akva solvaĵo, kiam ĝia kalia salo estas traktata per heksafluoro-silikata acido aŭ H2SiF6. Tritionatoj estigeblas per rekristaliĝo de miksaĵo da kalia tiosulfato kaj kalia hidrogena sulfito ĉeeste de jodo en akva solvaĵo. Tritionata acido estas malkovrita de Langlois, en 1842.[2]

Oni kredas ke la metodo per kio kalia tritionata estas unue preparita similas al tiu sama reakcio. Solvaĵo da kalia hidrogena sulfito estas hejtata kun sulfuro dum pluraj tagoj, rezultante en sulfatoj (SO42−), tiosulfatoj (S2O32− kaj tritionatoj (S3O6 2−). Per laŭgrada aldono de hidrogena peroksido en frosta solvaĵo de natria tiosulfato, eblas konverti la tiosulfaton en tritionaton.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Pura tritionata acido preparatas per hejtado de kalia tritionato kaj heksafluorosilikato de hidrogeno, kiam la libera acido estiĝas:[3]
  • Sulfura unuklorido kaj sulfura duklorido povas konverti sulfitan acidon en tritionatan acidon:[4]

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

  • Sulfita acido, kiam konservita longatempe en akva solvaĵo en la malesto de aero, suferas spontanean ŝanĝon kun estigo de sulfatoj kaj tritionatoj, laŭ la jena ekvacio:[4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.