Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Natria tiosulfato, tiosulfato de natrio aŭ Na2S2O3 estas neorganika kombinaĵo de natrio kaj tiosulfata acido, ĝenerale trovata en ĝia formo kvinhidrata. Ĉi-blanka salo estas efloreska (facile perdas akvon) kiu bone dissolviĝas en akvo. Ĝi konsideratas antidoto kontraŭ cianida kaj arsena venenado, kaj uzatas kun proprecoj antioksida kaj antimaljuniga.
Du polimorfoj estas konataj de la kvindrata natria tiosulfato. La anhidra salo ekzistas en pluraj polimorfoj. En solida stato, la tiosulfata anjono estas kvaredra laŭ formato kaj teorie ĝi derivas per anstataŭado de oksigenatomoj per sulfuratomoj en la sulfata anjono. La distanco inter la sulfuratomoj S-S indikas simplan ligon, implicante ke la fina sulfuro enportas fortan negativan ŝarĝon kaj la S-O interagoj havas pli da karaktero de duobla ligo.
En analiza kemio, la plej grava uzo de natria tiosulfato okazas pro tio ke la tiosulfata anjono reakcias stekiometrie kun Jodo en akvosolvaĵo, reduktante ĝin al jodo same kiel ĝi oksidiĝas al kvartionato:
En la ĉeesto de malpli fortaj oksidantoj, kiel jodo, natria tiosulfato transformiĝas en natria kvartionato:
Pro la kvanta karakter de ĉi-reakcio, same kiel pro tio ke Na2S2O3 . 5 H2O havas bonegan vivodaŭron, ĝi uzatas kiel titranto en jodometrio. Na2S2O3 . 5 H2O ankaŭ estas komponanto de la eksperimento kun tempomezuro de la jodo[2].
Ĉi-specifa eksperimento povas esti uzata por mezuri la oksigeno-enhavon de la akvo pere de longa serio da reakcioj laŭ la "Testo Winkler por dissolvita oksigeno"[3]. Ĝi same uzatas por taksi la kloro-enhavo en komerca blankiganta pulvoro kaj akvo.