Natria laŭretera sulfato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria laŭretera sulfato
Kemia strukturo de la
Natria laŭretera sulfato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria salo de laŭretera sulfato
  • Laŭretera sulfato de natrio
  • Laurila etokso-sulfato de natrio
Kemia formulo
CH3(CH2)11 (OCH2CH2)nOSO3Na
CAS-numero-kodo 9004-82-4
ChemSpider kodo
PubChem-kodo 23665884
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka pulvoro
Molmaso
  • 332.43 g mol−1
Denseco 1,05 g/cm3
Mortiga dozo (LD50) 1600 mg/kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Risko R38 R41 [1]
Sekureco S26 S39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H228, H302, H318, H315
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P264, P280, P302+352, P305+351+338, P310, P370+378, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria laŭretera sulfato, laŭretera sulfato de natrioCH3(CH2)11(OCH2CH2)n OSO3Na estas organika nejona likva sapo kaj surfaktanto trovata en produktoj por personaj prizorgoj (tiel kiel tualetsapoj, ŝampuoj, dentokremoj, ktp). Laŭretera sulfato de natrio estas malaltkosta kaj tre efika ŝaŭmigagento[3]. Laŭretera sulfato de natrio, natria laŭrila sulfato kaj amonia laŭrila sulfato estas surfaktantoj kiuj uzatas en multaj kosmetikaĵoj[4] pro ilia purigaj kaj emulsiaj proprecoj. Ili kondutas sin simile al sapo.

Kemia strukturo[redakti | redakti fonton]

La kemia formulo estas CH3(CH2)11(OCH2CH2)nOSO3Na. Kelkfoje la numero reprezentita per "n" estas specifita en la nomo, ekzemple, laŭretera-2 sulfato. La produkto estas heterogena laŭ la nombro da etoksilaj grupoj, kie "n" estas meznombro. Por la komercaj produktoj ordinare n=3. Laŭretera sulfato de natrio prepareblas per etoksiligo de la dodekila alhoholo. La rezulta etoksilato konvertiĝas al duonestero de la sulfata acido, kiu estas neŭtraligita per konvertado al natria salo. La rilata surfaktanto laŭrila sulfato de natrio, (ankaŭ konata kiel natria dodekila sulfato) produktiĝas laŭ simila maniero, tamen sen la etoksiliga etapo. Laŭrila sulfato de natrio kaj laŭrila sulfato de amonio estas ordinare alternativaj produktoj anstataŭ laŭretera sulfato de natrio.

Toksikologio[redakti | redakti fonton]

Laŭretera sulfato de natrio estas irita kiel multaj likvaj sapoj, en kiu irito pligrandiĝas laŭ la koncentriĝo. Esploroj elmontras ke laŭretera sulfato de natrio kaŭzas iriton al okuloj kaj haŭto, laŭ eksperimentoj faritaj kun bestoj kaj homoj. La rilata surfaktanto laŭrila sulfato de natrio same estas konata iritanto, kaj esploroj pruvas ke laŭretera sulfato de natrio povas kaŭzi iriton al kelkaj personoj pro longedaŭra ekspozicio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]