Estero
El Vikipedio
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Ester |
Estero estas kombinaĵo de alkoholo kaj acido. La plej gravaj organikaj esteroj estas la grandmolekulaj grasoj kaj oleoj (ili estas ĉefe la estero de glicerino kaj stearinacido, palmitinacido aŭ oleoacido) .
La esteroj kombinitaj kun karbonacidoj havas tri grupojn:
- fruktoesteroj. Ili estas malgrandpezaj molekuloj, likvaĵoj bonodoraj, aromaĵoj de la frukto.
- vaksoj (kiel abelvakso, lanolino, spermaceto) estas la esteroj de la grandmolekula (entenas multajn karbonatomojn) grasacido kaj grandmolekula unuvalora (ĝi havas nur unu hidroksilgrupon) alkoholo. Ili estas senodoraj, solidaj materialoj.
- gliceridoj
La plej grava neorganika estero estas la estero de la azota acido de la glicerino, la t.n. nitroglicerino.