Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Alila valerato aŭ pentanato de alilo estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la valerata acido kaj alila alkoholo, senkolora likvaĵo uzata kiel gustigagento en la nutrondustrio. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Alila valerato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Alila valerato ankaŭ uzatas pro ĝiaj medicinaj kaj antikanceraj proprecoj.