Sulfata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Struktura formulo de sulfata acido
Sulfura acido alidirektas ĉi tien. Ankaŭ ekzistas sulfita acido, H2SO3.

Sulfata acido estas forta neorganika acido, likva je vivmedia temperaturo, oleeca, senkolora kaj senodora. Ĝia formulo estas H2SO4, ĝia CAS-numero 7664-93-9.

Ĝiaj saloj nomiĝas sulfatoj, ĝiaj esteroj hidrogenaj sulfatoj. Konata sulfato estas gipso, kalka sulfato.

Faka nomo de sulfata acido estas du-hidrogena sulfato. Komunlingve uzatas ankaŭ la nomo "sulfura acido", sed ĝi estas neklara, ĉar uzata ankaŭ por sulfita acido. Sulfata acido koncentrita je pli ol 90 % estas komunlingve nomata ankaŭ vitriolo. Ĝi estas forte kaŭstika, danĝera substanco.