Sulfita acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sulfita acido
Struktura formulo 3D
Molekula formulo = H2SO3
Mola maso = 82,07 g mol−1
Denseco = 1.857 g cm−3

Sulfita acidoSulfito de Hidrogeno estas nestabila neorganika acido, kiu ekzistas nur en akva solvaĵo kaj ekestas per enakvigo de sulfura dioksido. Ĝi estas senkolora kaj odoras laŭ sulfura dioksido.

Ĝia formulo estas H2SO3, ĝia CAS-numero 7782-99-2. La formulo identas kun tiu de sulfonata acido, kiu tamen havas alian strukturan formulon,ĉar unu el la hidrogenoj estas anstataŭata de organika radikalo.

Ĝiaj saloj nomiĝas sulfitoj, ĝiaj esteroj hidrogenaj sulfitoj.

Faka nomo de sulfita acido estas du-hidrogena sulfito. Komunlingve uzatas ankaŭ la nomo "sulfura" aŭ "sulfureca acido", sed ĝi estas neklara, ĉar uzata ankaŭ por sulfata acido. Ĝi estas kaŭstika substanco.

Sulfurhavaj acidoj
H2S Sulfida acido
H2SO3 Sulfita acido
H2SO4 Sulfata acido
H2S2O2 Hiposulfita acido
H2S2O3 Tiosulfata acido
H2S2O4 Ditionita acido
H2S2O5 Pirosulfita acido
H2S2O6 Dutionata acido
H2S2O7 Pirosulfata acido
H2S2O8 Persulfata acido
H3PO3S Tiofosfata acido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]