Solvaĵo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Salo solviĝanta en akvo

En kemio solvaĵo estas likva homogena miksaĵo de unu aŭ pliaj substancoj. Ordinara ekzemplo estas solido solvanta en likvo, kiel salosukero en akvo. Ankaŭ gasojn oni povas solvigi en likvo, kiel karbona dioksido en akvo estiĝas karbonata akvo.

La proporcio de la solvita materialo kaj la solvilo (solvenzo) povas ŝanĝiĝi ĝis limo de la solvebleco. La plimulto de la solvaĵoj estas likvaj, sed ekzistas gasaj (aerosolo) kaj solidaj solvaĵoj (ekz. alojoj). Krome la solveblo dependas ne nur de la substancoj, sed ankaŭ de la temperaturoj. Do, la solveblo de gasoj en akvo kun kreskanta temperaturo malkreskas, dum la solveblo de diversaj saloj kreskas.

La solvaĵoj estas tre gravaj en la vivfunkcioj de la animaloj, organismoj; en la kemia industrio, agrikulturo kaj en multaj aliaj terenoj.

Mezuro de solvaĵo estas : molo/lmolo/kg.



Kemio
Ĉi tiu artikolo pri "Solvaĵo" ankoraŭ estas ĝermo pri kemia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.