Perokso-unusulfata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perokso-unusulfata acido
Kemia strukturo de la
Perokso-unusulfata acido
3D Kemia strukturo de la
Perokso-unusulfata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Acido de Karo
  • Perokso-unusulfato de hidrogeno
Kemia formulo
H2SO5
CAS-numero-kodo 7722-86-3
ChemSpider kodo 2035480
PubChem-kodo 2754594
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blankaj kristaloj
Molmaso 114078 g mol−1
Denseco 2239 g/cm3
Fandopunkto 45 °C
Sekurecaj Indikoj
Risko R35
Sekureco S36 S30 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H290, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P301+330+331, P305+351+338, P308+310
Escepte kiam indikitaj|datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Perokso-unusulfata acido, hidrogena persulfatoH2SO5, ankaŭ konata kiel acido de Karo, estas koroda acido, likva sub meditemperaturo, kombinaĵo de hidrogeno, oksigeno kaj sulfuro (VI), kun kvaredra strukturo, unu el la plej fortaj konataj oksidigantoj kaj alte eksplodema. Ĝi eksplode reakcias kun acetono, alkoholoj, kaj aromataĵoj tiel kiel benzeno, anilino kaj fenolo. Kiam hejtata ĝis malkomponiĝo ĝi eligas toksajn fumojn de sulfura duoksido.

Historio[redakti | redakti fonton]

Persulfata acido estis unue priskribita en 1898 de la germana kemiisto, Henriko Karo, kiu ankaŭ disvolvis plurajn aliajn sintezojn tiel kiel indulino, eozino, fuksino, aŭrino, aktidino, rodamino, indigo, metilena bluo[1], alizarino, ruĝo-anilino kaj aliaj pigmentoj.[2] La kompanio Baeyer, Eugen Bamberger (1857-1932) kaj aliaj akademiuloj multe uzis tiun produkton. Henriko Karo estis ankaŭ unu el la fondintoj de la gudro-tinktura industrio, kaj en Anglio, kaj en Germanio.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Reakcio[redakti | redakti fonton]

  • Acido de Karo reakcias kun cianidoj por estigi cianatojn:[4]

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Peroksounusulfata acido uzatas kiel desinfektilo kaj purigaplikaĵoj en naĝeja traktado kaj purigo de dentoprotezoj. Alkalo-metalaj saloj persulfata acido trovas aplikojn en senligninigo[5] de ligno.

Acido de Karo estas tre eksplodema, kaj simile al ĉiuj fortaj oksidigagentoj, peroksounusulfata acido devas stokiĝi for de organikaj kombinaĵoj tiel kiel ketonoj kaj eteroj pro tio ke ĝi peroksidigas la substancojn, kreante alte malstabila molekuloj tia kia acetona peroksido.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Torchbearers of Chemistry: Portraits and Brief Biographies of Scientists Who ..., Henry Monmouth Smith
  2. Heinrich Caro and the Creation of Modern Chemical Industry, Carsten Reinhardt, Anthony S. Travis
  3. ChemThes
  4. Mineral Processing Plant Design, Practice, and Control Proceedings, Andrew L. Mular,Doug N. Halbe,Derek John Barratt
  5. Lignino(PIV) estas polimero el aromataj alkoholoj, rigida konsistaĵo (kun celulozo k hemicelulozo) de la ĉelmuro de la vaskulplantoj, aparte abunda en la ligno.