Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Izoamila sorbato aŭ C11H18O2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la sorbata acido kaj izoamila alkoholo. Izoamila sorbato estas , uzata kiel gustigagento kaj odorigagento en la nutrondustrio kaj en la fabrikado de kosmetikaĵoj kaj farmaciaĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Izoamila sorbato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Izoamila sorbato reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj kaj posedas antifungajn kaj antibakteriajn proprecojn. Krom tio ĝi uzatas kiel konservaĵo.