Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Izopropila adipato aŭ C12H22O4 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la adipata acido kaj izopropanolo. Izopropila adipato estas senkolora aŭ flaveca likvaĵo, uzata kiel gustigagento kaj odorigagento en la nutrondustrio kaj en la fabrikado de kosmetikaĵoj kaj farmaciaĵoj. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Izopropila adipato estas malmulte solvebla en akvo, sed tute solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Izopropila adipato reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj.