Kameno

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fireplace Burning.jpg
Mapo de provinco Burgas, kie estas Kameno

Kameno estas parto de ĉambro en malnovaj domoj, kiu estas tiel masonita, ke oni povas tie bruligi fajron sen danĝero de incendio aŭ asfiksio. Ĝi povas enteni interne fornon, stovon kaj estas produktita el briko, kahelo, ŝamoto, marmoro. Ekstere de la kameno estas ofte elformita breto (kamenbreto), supre oni formas konusforman kamenkapuĉon, kiu kondukas la fumojn en la kamentubojn.

La kastelaj kamenoj estas ofte ornamitaj de skulptaĵoj.

Kameneto estas malgranda kameno, ofte ĉirkaŭita per feraj kradaĵoj.

Disambiguation

.

Kameno estas ankaŭ urbo en Bulgario.

[redakti] Proverbo

Ekzistas proverboj pri kameno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

Citaĵo
« Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno - neniam vivas sen reciproka malbeno. »
Citaĵo
« Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno. »
Citaĵo
« Notu en la kamentubo. »

[redakti] Aliaj projektoj

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Kameno

[redakti] Referencoj

  1. Lernu
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj