Liverpool

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
urbocentra silueto de Liverpool, kiel vidata de la Rivero Mersey. (detale)
Urbo de Liverpulo
Liverpool
Geografio
Speco: Metropola distrikto,

Urbo (1880)

Regiono: Nordokcidenta Anglio
Provinco: Merseyside
Areo: 111.84 km²
Mapo-Koordinatoj 53°25′ N 3°
0′ W
Demografio
Loĝantaro: 441,830
3,951 / km²
Etnoj: 94.3% blankuloj
1.1% sudazianoj
1.2% afrikanoj-karaibanoj
1.2% ĉinoj
Politiko
Liverpula Magistrato
http://www.liverpool.gov.uk/
Parlamentanoj M Eagle

L Ellman
J Kennedy
P Kilfoyle
R Wareing

Liverpool (pron. /ˈlɪvəˌpul/) (Liverpolo (PIV2002) aŭ Liverpulo, ambaŭ oftas en Esperanto) La lageto de vivo estas kaj urbego kaj metropola distrikto en la angla regiono North West England. La urbo estas regata per la magistrato, unu de kvin en la metropola graflando de Merseyside. La loĝantaro de la en 2003 estis distrikta 441,477 kaj tiu de la municipo de Merseyside estas 1,362,026. Kvankam ĝi perdis la plejparton de ĝia industrio, Liverpulo ankoraŭ estas monde fama havenurbo. La du internacie famaj futbalaj teamoj, Everton F.C. kaj Liverpool F.C. havas siajn domojn ĉi tie kaj dum la jaro 2008 la urbo gastigos titolon de la Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Ĝi estas unu de la kernaj urboj de Anglio.

Liverpool situas apud la orienta bordo de la Rivero Mersey, kiu alvenas al la Irlanda Maro. La enurba areo vastiĝas al la urbetoj de Bootle kaj Crosby en Sefton, kaj Huyton kaj Prescot en Knowsley. Ĝi Alfrontas Wallasey kaj Birkenhead trans la Rivero Mersey.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1190 la loko estis konita kiel 'Liuerpul', kiu signifas lageto aŭ rivero kiu havas kotakvon . Aliaj sugestoj por la nomo inkluzivas 'elverpool', kiu venas de la praangla vorto ‘eel’ ĉar estas multe da angiloj en la Rivero Mersey.

La originoj de la urbo kutime datiĝas de Aŭgusto 1207 kiam Reĝo John sendis leteron kiu invitis setlantojn vivi en la nova graflando, Liverpool. Oni kredas ke la reĝo volis havenon en la distrikto, kiun la Grafo de Chester ne regis.

De 1995 ĝis 1998 okazis la striko de la Liverpulaj dokistoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

"La Filoj de Liverpool", The Beatles.

La loĝantoj de Liverpool nomiĝas "Liverpudlians" kaj ilia kromnomo estas "Scousers" kaj ilia akcento kaj dialekto ankaŭ nomiĝas Scouse. Ili estas tre malsamaj de siaj aliaj landanoj kaj estas famaj por sia bonega humuro.

Liverpool havas multe da artgalerioj, inkluzive la Walker Artgalerio kaj Sudley Domo, kiu enhavas alian egan pentraĵaron de antaŭ la 20-a jarcento. [1] La Tate Liverpool galerio havas la modernartaron de la Tate de norda Anglio. La Liverpool Biennial estas artfestivalo gastata ĉiun duan jaron. Ĝi ĝenerale daŭras de meza septembro ĝis malfrua novembro kaj inkluzivas tri principajn sekciojn; Internacia, Sendependa kaj Novaj Samtempuloj, kvankam multe da marĝenaj eventoj okazas samtempe.[2]

Filmoj faritaj en Liverpool[redakti | redakti fonton]

  • La Magneto (1950) filmita en New Brighton kaj Liverpool
  • Fortega Ludejo Violent Playground (1958)
  • Pramo Trans La Mersey Ferry 'Cross The Mersey (1965) Gerry & The Pacemakers
  • Gumŝuo (1972)
  • Letero al Brezhnev (1985).
  • Malproksimaj Voĉoj, Malmovaj Vivoj Distant Voices, Still Lives (1988)
  • Dancanta Trans la Mallumo (1990)
  • La Longa Tago Fermiĝas (1992)
  • Tri Negocistoj (1999)
  • Liam (2000)
  • Malŝargeganta! Going Off Big Time (2000)
  • La Tragedio de la Venĝanto Revengers Tragedy (2002)
  • La 51-a Stato (2002)

Bildoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Loka regado kaj administrado en Britio

Situationsplan von Liverpool.jpg