Gvadalaharo
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 5 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Guadalajara |
Gvadalaharo (Guadalajara en la hispana lingvo, el araba origino, laŭ la samnoma hispana urbo) estas la ĉefurbo de la ŝtato Ĥalisko ( Jalisco ), en Meksiko.
Guadalajara situas en la pacifika regiono de la lando, je 20,67º N, 103,35º O.
Ĝi estas la dua plej granda urbo en Meksiko, kun ĉ. 1.600.984 loĝantoj en 2005, sen enkalkuli la aglomeraĵon. Ĝi posedas gravan kolonian monumentan patrimonion, kaj estas la sidejo de multnombraj teknologiaj firmaoj.

