Panamurbo
El Vikipedio
| Panamurbo | |||
| hispane: Panamá | |||
| mondurbo | |||
|
Urbocentro el jaĥta klubo
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Panamá | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Golfo | Panama golfo | ||
| Provinco | Provinco Panamo | ||
| Historia regiono | Vicreĝlando Nov-Granado | ||
| Kanalo | Panama kanalo | ||
| Konata loko | Panamá Viejo | ||
| Ponto | Ponto de Amerikoj | ||
| Oceano | Pacifiko | ||
| Situo | Panamurbo | ||
| - alteco | 2 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 08°59′N 79°31′W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 8.983 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">8.983°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 275,0 km² (27 500 ha) | ||
| - de metropolo | 2 560,8 km² (256 080 ha) | ||
| Loĝantaro | 880 691 (2010) | ||
| - de metropolo | 1 272 672 | ||
| Denseco | 3 202,51 loĝ./km² | ||
| Istmo | Istmo de Panamo | ||
| Fondita | 15-a de aŭgusto 1519 | ||
| - fondinto | Pedro Arias Dávila | ||
| Horzono | UTC (UTC-5) | ||
| Telefona antaŭkodo | 507 | ||
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||
| Nomo | Panamá Viejo kaj historia parto de Panamurbo | ||
| Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
| Jaro | 1997 (#21) | ||
| Numero | 790 | ||
| Regiono | Latina Ameriko | ||
| Kriterioj | ii, iv, vi | ||
|
Situo enkadre de Centra Ameriko
|
|||
| Retpaĝo: www.municipio.gob.pa | |||
Panamurbo (hispane kaj oficiale Panamá) estas la ĉefurbo de Panamo, lando en Centra Ameriko. Ĝi situas ĉe la Golfo de Panamo en la Pacifika Oceano. En ĝi troviĝas la sidejo de la nacia registaro. Temas pri haveno sur la Pacifiko. Tie loĝas 828 560 homoj.
Historio [redakti]
La urbo estis fondita de Pedro Arias Dávila la 15-an de aŭgusto 1519, kiel unua urbo fondita de hispanoj en la kontinenta Ameriko. En 1521 ĝi ricevis la titolon de urbo.
En 1671 ĝi estis prirabita kaj detruita de pirato Henry Morgan, kaj devis translokiĝi al la loko kiun nun okupas la Malnova Kvartalo.
Panamurbo estis tradicie la politika, ekonomia, administra kaj kultura centro de la lando. Gravan influon havis la konstruado kaj uzado de la Panama Kanalo.
Panoramo de Panamurbo el Ancon Hill.
