Golfo de Panamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Panamo
golfo [+]

AkvejoPacifiko
Koordinatoj8° 5′ 11″ N, 79° 16′ 58″ U (mapo)8.0864194444444-79.282838888889Koordinatoj: 8° 5′ 11″ N, 79° 16′ 58″ U (mapo)

Larĝo250 km (155 mi)
Maksimuma akvoprofundo220 m

Golfo de Panamo (Panamo)
Golfo de Panamo (Panamo)
DEC
Golfo de Panamo
Golfo de Panamo

Golfo de Panamo (Pacifika oceano)
Golfo de Panamo (Pacifika oceano)
DEC
Golfo de Panamo
Golfo de Panamo
Map
Golfo de Panamo
Vikimedia Komunejo:  Gulf of Panama [+]
vdr
la Golfo de Panamo jen sur anglalingva mapo, sude de la lando kun tri golfetoj

La Golfo de Panamo (hispane Golfo de Panamá) estas golfo en la Pacifika Oceano, ĉe la suda marbordo de Panamo. Ĝi havas maksimuman larĝon de 250 km, maksimuman profundon de 220 m kaj la grando de 2,400 km².[1] La Panama kanalo konektas la Golfon de Panamo kun la Kariba Maro kaj la Atlantika Oceano. La ĉefurbo de Panamo nome Panamurbo estas ĉefa urba centro en la golfa bordo.

La golfo mem havas ankaŭ kelkajn minorajn golfojn, kiaj Panama Golfeto norde, Golfo Parita okcidente kaj Golfo Sanmigel (San Miguel) oriente. La golfo havas kelkajn insulojn kaj ĉe la marbordo estas kelkaj gravaj havenoj, kiaj Panamurbo, La Palma kaj Chitrè. La Perlinsuloj estas grupo de ĉirkaŭ 200 insuloj situantaj ĉe la oriento de la golfo.

La plej granda rivero en Panamo, nome Tuira, fluas suden al la Golfo Sanmigel.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. WWF ecoregion, Gulf of Panama mangroves, nt1414