Jaĥto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
vela jaĥto (kvankam ĉi-tie sen uzo de la veloj)
motora jaĥto

Jaĥto, (el la samsignifa nederlanda, malalt- kaj altgermana vorto jacht, kio estas mallongigo de la mezepoke malaltgermana vorto jachtschip: "ĉasŝipo", do rapida ŝipo) niaepoke estas akva veturilo por feriaj celoj kun kajuto(j). Ekzistas jaĥtoj movitaj per veloj kaj vento, kaj jaĥtoj movitaj per motoro.

Termino[redakti | redakti fonton]

Nur ekde certa longeco de ŝipo oni nomas ĝin jaĥto. Sub proksimume sep metroj oni parolas pri motor- aŭ velboato, nur super tiu longo uziĝas la termino jaĥto. Tipa jaĥto longas inter 10 kaj 15 metroj kaj havas plurajn kajutojn, do ŝipajn ĉambrojn. Motoraj kaj velaj jaĥtoj ekde 50 metroj de longeco nomiĝas "mega-jaĥtoj", ne nur pro sia grandeco, sed ankaŭ pro la granda komforto, kiun ili povas oferti. Tiom grandajn jaĥtojn ĝenerale stiras ne la posedanto, sed profesiaj maristoj.

Kutimaj konstruaj materialoj por jaĥtoj estas plasto fortigita per vitraj fibroj, ligno, ŝtalo, aluminio kaj tre malofte malpeza speco de betono.

Konstrua stilo, ena arkitekturo, motoro kaj cetera enhavo de jaĥto tre varias laŭ la preferata akvoregiono privojaĝata kaj laŭ la intenseco de uzado.

Alternative al posedo de jaĥtoj oni dum la pasintaj jardekoj pli kaj pli ofte luas ilin, ĉar tio malnecesigas zorgadon pri flego kaj riparado, aĉetaj, havenaj kaj kromaj daŭraj kostoj, kaj nelaste la problemo per propra jaĥto foje veturi en tiu, foje tute alia mondoparto: jaĥton ne eblas transportigi en aviadilo, sed nur en akvo aŭ sur speciala ĉaro pene sur tervojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj velaj jaĥtoj dum la 17-a jarcento konstruiĝis en Nederlando kaj estis interŝanĝitaj donace inter la reĝaj dinastioj de norda Eŭropo. Laŭaspekte ili similis al tiam ofta tradicia regiona speco da malprofunda ligna velboato. Ĝis tiu jarcento la maro apartenis al komercaj, fiŝkaptaj kaj armeaj ŝipoj. Fine de la 19-a jarcento tre pliampleksiĝis la konstruado de velaj jaĥtoj por feriado, sed ankaŭ por sportaj vetveturoj en konkursoj, kiuj nomiĝas regatto.